La
11-an de augusto okazis en la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono
de Chinio la duaperioda milita ekzercado de 5 membroj de la Shanhaja
Kunlabora Organizo (ShKO). La ekzercadon rigardis vicprezidanto
de la Centra Milita Komisiono de Chinio, ministroj de nacia defendo
de Kazahhstano, Kirgizstano kaj Taghikstano kaj ambasadoro de Rusio
al Chinio.
La milita ekzercado prezentas firman starpunkton kaj grandan forton
de ShKO por batalo kontrau terorismo, separatismo kaj ekstremismo
kaj montras amikecon kaj kunlaboron inter la 5 membroj de ShKO profundigitan
por defendi la regionan sekurecon kaj stabilecon. En Chinio la militaj
reprezentantoj de la 5 membroj lanchos ekzercajn programojn pri
grandskala likvido de teroristoj en urboj sub gvidado de komuna
komandejo, liberigo de ostaghoj, batalo kontrau bazo de teroristoj
kaj praktika ekzercado por chirkauekstermi teroristojn.
Kontrauterorisma
milita ekzercado
|