Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio lanchos sian homportan kosmoshipon

    En la mezo de oktobro Chinio lanchos sian unuan homportan kosmoshipon Shenzhou-5, kiu lauplane flugos 14 fojojn chirkau la tero.

     La antauajn 4 kosmoshipojn Shenzhou oni lanchis en frumateno por bone kapti celon per optika aparato. Chi-foje la kosmoshipo Shenzhou-5 lanchighos tage pro tio, ke la temperaturo de tago estas bona por laborado de lanchistoj kaj ago kontrau neatendita situacio.

     Nun la kosmonautoj de la kosmoshipo Shenzhou-5 estas decidataj. El la 14 kosmonautoj oni jam elektis 3 kandidatojn, kiuj, 1.7 m altaj kaj 65 kg pezaj, estis spertaj pilotoj de batal-aviadilo kaj komencis la profesian trejnighon antau 6 jaroj.

     De la fino de 1999 ghis nun Chinio jam 4-foje lanchis senhomajn kosmoshipojn, kio metis bazon por lanchi la homportan kosmoshipon Shenzhou-5.

Rilata artikolo:
Kosmoshipo Shenzhou-4 lanchita