Je
6:23 de la 16-a de oktobro lau pekina tempo, la kosmoshipo Shenzhou-5
sukcese surterighis en loko de Interna Mongolio 4.8 km for de la
difinita celo. Post surterigho de la kosmoshipo Yang Liwei, la kosmonauto
de Shenzhou-5, eliris sana el la kosmoshipo. Tio signifas, ke la
homporta kosmoshipo sukcese plenumis sian laboron.
La
kosmoshipo Shenzhou-5 chirkauflugis la teron 14 fojojn en 21 horoj.
Lu Jie, usona kosmonauto de china deveno, en la spaco salutis Yang
Liwei: "Bonvenon al la spaco!" "Bonan vojaghon kaj
sukceson!" Kaj rusa kosmonauto diris: "Mi tre ghojas,
ke en la spaco trovighas ankau plia kosmonauto krom mi kaj Lu Jie.
Mi scias, ke en Chinio estas la Granda Muro. Mi gratulas la chinojn."
En
la 15-a Annan, ghenerala sekretario de UN, pere de sia proparolanto
gratulis la sukceson de lancho de Shenzhou-5. Li diris: "La
spaco ne havas landlimon, la sukcesa lancho de Shenzhou-5 estas
antaupasho de la tuta homaro al la spaco."
Chinio
sukcese lanchis sian homportan kosmoshipon
|