La
1-a de decembro, 2003, estas la 16-a monda aides-tago.
En
2003 la Ministerio de Sano de Chinio, la Monda San-Organizo kaj
la Aides-programo sub UN kune faris epidemiologian enketon pri aideso
en Chinio. La 1-an de decembro ili publikigis "Takso pri prevento
kaj kuraco de aideso en Chinio", kiu montras, ke aideso estas
ne efike bremsita en Chinio kaj nun 840 mil chinoj estis infektitaj
de aides-viruso kaj inter ili estas 80 mil aidesuloj.
La
Ministerio de Sano de Chinio faris kvin
gravajn promesojn, kio montras, ke la china registaro pluapashe
intensigos sian laboron por preventi kaj kuraci aideson kaj firmdecide
bremsi disvastighon de la malsano.
En
2003 en Chinio proksimume 6 mil aidesuloj estis senpage kuracataj.
La china registaro faros chion eblan por senpage kuraci pli da aidesuloj.
|