Unua-pagho >> Aktualajhoj


4 chinaj volontuloj ricevis vakcinon kontrau
SARS-viruso por klinika esplorado

    La 22-an de majo neaktiva vakcino kontrau SARS-viruso, sankciita de la Shtata Administracio de Manghajh-Medikamenta Kontrolo de Chinio, estis oficiale uzata por unuaperioda klinika esplorado. 4 chinaj volontuloj ricevis neaktivan vakcinon kontrau SARS-viruso au placebon en la Pekina China-Japana Amikeca Hospitalo. Nun ilia sanstato estas bona. Antau tio tia vakcino estis uzita al multe da bestoj kaj rikoltis sukceson.

    La 4 volontuloj estas studentoj de superaj lernejoj de Pekino. El ili 3 estas viroj kaj unu virino. Post 2-hora observado okazis al ili neniu malbona reakcio nek alia eksterordinarajho, tial ili forlasis la hospitalon. En la 3 tagoj ekde la 22-a ili chiutage devis iri al la hospitalo por esti klinike observataj kaj akcepti sangan ekzamenon. Post 210 tagoj finighos la tuta observado.

    Lau koncernaj difinoj chiuj nove faritaj vakcinoj devas esti klinike esplorataj pri la sekureco, imuneco kaj efikeco antau la efektiva uzado. Per duoble blinda testo kaj sencela specimenado oni faras unuecan numeradon de la esplorataj vakcinoj kaj placeboj kaj inokulas ilin al la volontuloj. Ankau la vico de la volontuloj estas sencele specimenata, tial la kuracistoj kaj la volontuloj ne scias, chu la injektajho estas vakcino au placebo.

    La projekto de la chi-foja klinika testo estis aprobita de la Etika Komisiono kaj argumentita de multaj fakuloj kaj la Monda San-Organizo kaj estas praktikata lau internacia kutimo.

 

Rilata artikolo:
Vigla kaj aplomba Pekino antau SARS