Antautagmeze
de la 10-a de majo, 2004, SARS-malsanulino Song elhospitalighis.
Post diskutado de medicinaj fakuloj de Anhui-provinco kaj tiuj de
la Unua Hospitalo sub la Anhui-a Medicina Universitato, oni konkludis,
ke shi jam havas la kondichojn postulatajn por elhospitaligho de
SARS-malsanuloj.
La
23-an de aprilo, la china Ministerio de Sano publikigis kazon de
SARS, kiu okazis en Pekino. La malsanulo estis flegistino Li de
Jiangong-hospitalo de Pekino kaj samtempe kun tio aperis 2 kazoj
en Anhui: studentino Song de la Anhui-a Universitato kaj shia patrino.
Esplorado
montras, ke fraulino Li flegis Song en Jiangong-hospitalo de la
29-a de marto ghis la 2-a de aprilo, dum la aliaj 4 malsanuloj,
poste rimarkitaj, intime kontaktighis kun Li.
Kiamaniere
do Song infektighis? Shi kaj s-roYang, la dua malsanulo de SARS,
laboris iam en la sama morfologia laboratorio de la Antivirusa Instituto
sub la China Malsan-rega Centro. Fakuloj opiniis, ke la chi-foja
epidemio eble devenis de infektigho de la laboratoriaj funkciuloj.
Trovinte
la fonton de la infektado, oni trankvilighis. Respondeculo de ICU-chambro
de Ditan-hospitalo de Pekino diris, ke dank' al ghustatempa izolado
de la SARS-malsanuloj kaj personoj, kiuj intime kontaktis ilin,
SARS-virusoj ne disvastighis tiel rapide kiel en la pasinta jaro.
Chi-foje
en Pekino oni trovis 7 SARS-malsanulojn. El ili flegistino Li jam
resanighis kaj elhospitalighis la 4-an de majo, ankau shiaj gepatroj
resanighis kaj elhospitalighis la 11-an de majo, dum la ceteraj
4 malsanuloj estas daure kuracataj en hospitalo. Oni trovis entute
747 personojn, kiuj intime kontaktis ilin. El ili nur 28 estas daure
observataj medicine, dum chiuj aliaj estis elliberigitaj el izoliteco.
En Anhui-provinco estis 154 personoj, kiuj kontaktis SARS-malsanulon.
El ili 115 estis elliberigitaj el medicina observado kaj en tiu
provinco oni ne trovis aliajn SARS-kazojn.
Chi-foje
Pekino kaj Anhui ambau senprokraste komencis alarman sistemon kontrau
SARS, trovinte la unuan kazon.
Por
preventado
Konfirmighinte,
ke fraulino Li suferis de SARS, Pekino tuj lanchis triaklasan SARS-alarman
sistemon.
Septembre
de la pasinta jaro Pekino publikigis "Urghan projekton kontrau
SARS en Pekino", lau kiu la triaklasa projekto postulas, ke
oni devas daurigi normalan laboron kaj vivon, kaj la specialaj kontraurimedoj
inkluzivas hospitalan kaj socian preventon kaj kuracadon.
Koncerne
la kuracadon, Pekino decidis, ke Ditan-hospitalo kaj la Popola Hospitalo
sub la Pekina Universitato kaj aliaj 2 hospitaloj speciale zorgu
pri tiu malsano, kaj postulis, ke ili devas plenumi chiujn preparajn
laborojn en 24 horoj post ricevo de la ordono de la urba komandejo
kontrau SARS, kaj tiam la medicinistoj kaj instalajhoj devas esti
chiu sur sia loko.
Por
preventado la hospitaloj fondis kontraufebran kuracejon, kie ghenerale
dejhoras 4 kuracistoj kaj kie, krom la kuracistoj, laboras ankau
flegistinoj, laboratoria kaj Iks-raida laborantoj.
Krome,
la preventado de hospitalo ampleksas ankau blokadon kaj izolon de
la lokoj, kie estas kuracataj SARS-malsanuloj, por shtopi la infektan
fonton. La duaklasaj kaj pli superaj hospitaloj devas aranghi apartajn
funkciulojn por raporti la infektajn malsanojn, pli ofte ventoli
la klinikajn chambrojn kaj reguligi antisepsadon kaj ghustatempe
transporti la konfirmitajn SARS-malsanulojn kaj suspektitojn al
difinitaj hospitaloj.
Vicestro
de la Pekina Buroo de Sano Liang Wannian diris al gazetaro, la 11-an
de majo, ke SARS-epidemio komencita la 22-an de aprilo havis du
kanalojn: la unua estis SARS-kazo de flegistino Li kaj la dua --
doktoro Yang de la China Malsan-rega Centro.
Liang
diris, ke flegistino Li infektis 5 homojn; dume oni ne trovis infektiton
de Yang. Liang opiniis, ke chi-foje la infekta vojo estis klara
kun kompare forta infekteco kaj la infektado okazis chefe per intima
kontakto en difinitaj lokoj kaj ankau la diagnozo klara, dume la
medicinistoj ne infektighis kaj hospitaloj ne farighis interkrucighejo
de infektado.
Koncerne
la socian preventadon, la triaklasa alarma sistemo postulas, ke
oni faru necesan izoladon kaj regadon al la epidemia loko kaj malsanuloj,
medicinan observadon al la intimaj kontaktintoj kaj epidemian esploradon,
serchu la infektan fonton kaj faru desinfektadon al la epidemia
loko, kaj en la lernejoj oni mezuru temperaturon de la lernantoj,
instruistoj kaj aliaj personoj en la difinita horo chiutage. En
la publikaj lokoj oni devas oftigi ventoladon kaj de tempo al tempo
fari desinfektadon.
La
Xuanwu-distrikta registaro de Pekino faris kompletan izoladon al
la morfologia laboratorio de la Antivirusa Instituto sub la China
Malsan-rega Centro de la 23-a de aprilo ghis la 7-a de majo.
En
tiu tempo la Pekina Malsan-rega Centro blokis koncernajn malsanulajn
chambrojn de Jiangong-hospitalo. En la sama vespero, kiam oni trovis
la kazon, la Pekina Malsan-rega Centro rapide serchis la intimajn
kontaktintojn de flegistino Li kaj trovis 188 tiajn homojn, al ili
chiuj oni faris kontroladon kaj medicinan observadon. Oni kategorie
izolis la gepatrojn de flegistino Li, shiajn onklinon kaj kamaradinojn,
kiuj loghis kun shi en la sama chambro, entute 5 personojn, el kiuj
4 estis konstatitaj kiel SARS-malsanuloj.
Pekino
lanchis urghan cirkulan sistemon 120 kaj ambulansoj estis pretaj
transporti la malsanulojn sekure kaj ghustatempe.
En
chiuj aerodromoj, fervojaj kaj stacioj por longdistanca autoveturo
oni tuj praktikis seninfektigadon kaj mezuris temperaturon de la
pasagheroj.
Viglis
la ora semajno
Kompare
kun la pasinta jaro, la chi-jara ora semajno antau kaj post la Unua
de Majo estis regata tute de alia etoso. La turistoj de diversaj
lokoj torentis en Pekinon. Kvankam SARS ree atakis Pekinon, tamen
tie regis tute vigla spektaklo, kio estis klara kontrasto kun la
pasinta jaro.
En
la Unua de Majo, t.e. la unua tago de la ora semajno, Tian'anmen-placo,
la plej granda placo en la mondo, estis homoplena.
Ankau
la Imperiestra Palaco kaj Laborula Kultura Palaco, kie konkursis
parolado en la angla lingvo, proksime al Tian'anmen-placo, ondis
vizitantoj. Por garantii sekurecon de la turistoj oni atentigis,
ke sur la Or-akva Ponto la turistoj ne devas resti longan tempon.
Por ke la turistoj rapide trapasu, la Imperiestra Palaco malfermis
du prodegojn, sed ghenerale oni trapasis nur tra unu pordego. Malgrau
tio la turistoj trapasis la enirejon de la palaco malrapide.
En
la komerca strato Wangfujing, komerca kvartalo Xidan, Jingshan-parko,
Somera Palaco kaj Xiangshan-parko de Pekino la nombro de la vizitantoj
kreis novan rekordon. Zhongshan-parko kaj Chaoyang-parko limigis
kvanton de la vizitantoj. La urbaj autoritatoj alprenis taugajn
rimedojn por preventi trafikan shtopon.
Statistiko
de la turisma servo montras, ke en la ora semajno Pekino akceptis
3.61 milionojn da hom-fojoj, je 23% pli multe ol en la pasinta jaro.
Svarmis homoj, sed nevideblis bushshirmilo en la homamaso, char
la taugaj preventaj rimedoj de la registaro faris ilin fidoplenaj.
Emerita
instruisto el Xinjiang diris: "Ni jam havas sperton kaj lernis
lecionon de la pasinta jaro, tial ni kredas, ke Chinio certe venkos
SARS chi-jare."
SARS
sukcese regata en Chinio
|