Antautagmeze
de la 8-a de marto la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Komitato de
la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) havis
sian trian plenan kunvenon en la Popola Halo en Pekino. 13 komitatanoj
parolis pri la problemo de la kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj,
pri la supera edukado, pri la sciencoj kaj tekniko kaj pri kulturo.
Posttagmeze
la Dua Sesio de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de Chinio havis
sian trian plenan kunvenon en la Popola Halo, kaj Wang Zhaoguo,
vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Deka Tutlanda Popola
Kongreso, faris raporton pri projekto de amendo de la konstitucio
de la China Popola Respubliko. Post la kunveno la delegacioj havis
kunsidojn por ekzameni la projekton de amendo de la konstitucio.
Pri detaloj bonvolu legi "Ekspliko
pri Revizio de la Konstitucio".
Antautagmeze
de la 8-a la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso okazigis
duan gazetaran konferencon, en kiu respondeculo de la Shtata Komisiono
por Disvolvo kaj Reformado respondis demandojn de raportistoj rilate
reformadon kaj disvolvon de la ekonomio kaj socio de Chinio. .
|