Fokusaj temoj
Intervjouj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Sesioj en 2003
Amikaj retejoj

Ekspliko pri revizio de la konstitucio
Informoj

La 8-an de marto okazis la tria plena kunveno de la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso de Chinio por auskulti la raporton de Wang Zhaoguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso pri ekspliko pri revizio (projekto) de la Konstitucio de la China Popola Respubliko.

Chi-foje oni ne multe revizios la konstitucion, sed nur kelkajn partojn. Oni revizios nur tiujn partojn, kiuj nepre devas esti reviziitaj kaj la novaj tekstoj estis pruvitaj en la praktikado kaj devas esti difinitaj en la konstitucio. Oni klarigos tiujn partojn, kiuj povas esti reviziitaj kaj nereviziitaj, per ekspliko pri la konstitucio.

Wang Zhaoguo detale konigis la chefan enhavon de la revizio (projekto):

1. Difini la gvidan lokon de la grava penso de "Tri Reprezentoj" en la politika kaj socia vivo de la shtato;

2. Aldoni la enhavon pri harmonia disvolvigho de la materia, politika kaj spirita civilizacio;

3. En la artikolo pri unuecfronto, aldoni "konstruantojn de la socialisma afero";

4. Perfektigi la sistemon de ter-rekvizicio;

5. Pluapashe klarigi la shtatan politikon pri disvolvo de la nepublika ekonomia sistemo;

6. Perfektigi la difinon pri protekto de la privataj proprietajhoj;

7. Aldoni la difinon pri konstruo kaj perfektigo de la sistemo de la socia garantio;

8. Aldoni la difinon pri respekto kaj garantio de la homaj rajtoj;

9. Perfektigi la difinon pri konsisto de la tutlanda popola kongreso;

10. Aldoni la difinon pri kriza stato;

11. Aldoni la difinon pri la povoj de shtata prezidanto

12. Aldoni la difinon pri revizio de la servoperiodo de la distriktaj regpotencoj

13. Aldoni la difinon pri la nacia himno

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!


>>> Chefpagho

 


Specialaj temoj pri Chinio