La
22-an de aprilo la 60-a Sesio de la Azi-Pacifika
Ekonomi-Socia Komisiono de UN inaugurighis en Shanhajo.
La
sesia temo estas "Renkonte defion de tutmondigho por disvolvo
kaj kunlaboro". En la sesio oni diskutos pri la ekonomi-socia
situacio de la regiono, problemoj pri helpo al malrichuloj, tutmondigho
kaj socio. Altrangaj delegacioj de la 62 membroj kaj submembroj
de la komisiono cheestis la inauguron.
La
22-an de aprilo inaugurighis altrangula kunveno de la komisiono
kaj la 26-an okazos ministra kunveno. Vicprezidanto de Chinio Zeng
Qinghong cheestos ghin kaj faros paroladon.
La
nomita komisiono estas la unika registara sinteza ekonomi-socia
disvolva organizo de UN en la Azi-Pacifika Regiono. En la pasintaj
jaroj ghi faris pozitivajn kontribuojn al disvolvo de la regiona
kaj subregiona kunlaboro, ekonomi-socia disvolvigho de la regiono.
Antaue ghi estis Ekonomia Komisiono de Azio kaj Ekstrem-Oriento,
naskighinta en 1947 en Shanhajo. De tiam forpasis 57 jaroj kaj nun
ghi unuafoje okazigas jarkunvenon en sia naskighloko.
Azi-Pacifika
Ekonomi-Socia Komisiono de UN
|