La
26-an de aprilo inaugurighis en Shanhajo la ministra kunveno de
la 60-a Sesio de la Azi-Pacifika Ekonomi-Socia Komisiono de UN.
Vicprezidanto de Chinio Zeng Qinghong cheestis la inauguron kaj
faris paroladon.
Li
Zhaoxing, china ministro de eksteraj aferoj, estis elektita prezidanto
de la nomita sesio. Kofi Annan, ghenerala sekretario de UN, sendis
gratulan mesaghon al la sesio.
La
sesia temo estas "Renkonte defion de tutmondigho por disvolvo
kaj kunlaboro". Altrangulaj delegacioj de la membroj kaj vicmembroj
de la komisiono diskutos pri la socia situacio, helpo al malrichuloj,
tutmondigho kaj sociaj problemoj en la venontaj 3 tagoj.
Ekschefministro
de Tajlando, eksprezidanto de Pakistano, eksprezidanto de Filipinoj
kaj ekschefministro de Nov-Zelando cheestos altrangan kunsidon pri
la perspektivo de la Azi- Pacifika Regiono en 2020.
La
60-a Sesio de la Azi-Pacifika Ekonomi-Socia Komisiono de UN inaugurighis
en Shanhajo
|