Unua-pagho>> Inter Ni>> Al la legantoj

Karaj legantoj,

    En la pasintaj tagoj la china Sino-satelito estis atakata de detruaj TV-signaloj de Falungong-istoj en eksterlando. (Vidu la detalon) Ni ne scias, chu vi informighis pri tio, chu vi dezirus la detalon de la afero... Se jes, ni daure faros koncernan raportadon.

    Pro tio ni petas vian respondon al la jenaj demandoj:
1. Kiel vi rigardas la chi-fojan atakon al satelita TV-elsendo?
2. Chu la simila afero okazis foje al via lando?
3. Kion vi scias pri Falungong?
4. Chu vi legis la rubrikon "Hereza Kulto Falungong" en la reta El Popola Chinio?
5. Kion vi volas legi pri Falungong?
6. Kiaj estas viaj proponoj pri la reta El Popola Chinio?
(Sendu la respondon)

    Ni anticipe dankas vin!

La Red.