MAGDALENA
FEIFICOVA (Slovakio):
* La papera versio estis buntkolora,
kun multaj fotografiajhoj, kaj mi de tempo al tempo denove trafoliumas
la malnovajn paghojn. Tamen certe estis gravaj kauzoj por chesigi
la eldonadon en chi formo. Do ni ne bedauru tro, sed male: Ni
ghoju, ke ankau nia shatata EPCh envicighas inter la amasego
da neesperantaj periodajhoj, kiuj eluzas modernan komunikilon,
nome interreton.
* La novaj retaj paghoj estas plachaj,
belaspektaj, modernaj kaj denove ege enhavorichaj. Ankau estas
bone, ke vi uzas h-formajn supersignojn, char tio ne kauzas
problemojn en iu ajn komputilo.
* Mi deziras al nia retforma etulo EPCh,
kiu elkreskas el bone fekundigita 50-jara tradicio de sia papera
versio, bonan kreskon ghis nova minimume 50-jarigho.
* Al la redakcia skipo mi deziras ne
multan laboremon, char tiun ili ja havas, sed multajn kontentajn
ret-legantojn, kiuj subtenados sian shatatan bultenon plu!
GERMAIN PIRLOT
(Belgio):
* Estas la unua fojo, ke mi vizitas
vian TTT-ejon (sed certe ne la lasta); lau mi ghi estas tre
bele farita kaj mi certe rekomendos ghin lauokaze.
LEOPOLD PATEK
(Austrio):
*
Ne nur por vi estas la retgazeto nova afero, sed ankau por
mi kiel leganto.
* Mi ege ghojas ke mi tiamaniere povas
daurigi la legadon de EPCh!
OTMAR LIEBHARTO
(Austrio):
*
Belega kaj modernega hejmpagho. Chion funkcias bonege. Gratulon!
JOSEF
SHEMER (Israelo):
*
Kun granda entuziasmo mi skribas al vi nun, tuj post la unuafoja
rigardado de via nova reta EPCh. Mi trovis ghin tre bona kaj
bela kaj richenhava. Vi meritas vere gratulojn.
GAVRIEL ZEEVI
(Israelo):
*
Mi gratulas vin pro la bela, nova, interesa ret-revuo.
MOJTABA KHEIR-KNAN
(Irano):
* Facile kontakti kaj vidi diversajn
paghojn de varia retejo EPCh, kiu lau la redakcio estas pli
ampleksa kaj enhavoricha ol la antaua papera EPCh.
* Kvankam lau la redakcio ghi estas
juna arbo, sed char ghi kreskas de la grundo de la 50-jara
revuo, do fakte ghi nune estas 50-jara jun-arbo.
CYRIEL VAN
DIJK (Nederlando):
* Kiel fidela leganto de la antaua
papera revuo, mi admiras la interesan retan eldonon.
* Mi shatas la grandnombrajn artikolojn,
kiujn mi povas nun simple trarigardi.
* La retpagho estas desegnita ege
agrable.
STANKO RUKELJ
(Kroatio):
* Mi estas longdaura abonanto de EPCh,
kaj ankau nun en la elektronika eldono ghi plachas al mi.
Tamen mi shatus vidi ghin unikode per la chapelitaj literoj
dum venontaj aperoj de EPCh.
VITORIA DO
ESPIRITO SANTO
(Brazilo):
* Mi chiam volis aboni "El Popola
Chinio", sed mi ne havis okazon kaj monon fari tion.
Nun mi tre ghojas, ke mi renkontis vin en la reto.
ATTILA MAKAY
(Romanio):
* Elkore mi salutas la rete aperantan
revuon de la chinaj esperantistoj. Mi sincere deziras al la
redaktoroj, tiel grandan sukceson en ilia novtipa laboro,
kiel havis dum multaj jaroj la revuo, en sia belaspekta paperan
formo.
* Mi esperas, ke la repideco de la
informoj, kiujn ofertas la retforma versio de nia shatata
revuo, povas konvinki nin pri la pravo de la decido: chesigi
la belan, valoran EL POPOLA CHINIO.
|