Ekde
sia naskigho en la 1-a de januaro 2001, la reta El Popola
Chinio renkontas sennombrajn malfacilajhojn pro tio, ke
la laboro per kaj por reto estas tute fremda preskau por
chiuj niaj redaktoroj.
En la unuaj tri monatoj de tiu
chi jaro, spite al scio- kaj spertomankoj pri reto ni
prove ellaboris 350 retpaghojn kun pli ol 400 ilustrajhoj,
kiuj apartenas al 12 rubrikoj kaj 3 specialaj temoj.
Kompreneble la nuna reta revuo
daurigas kaj daurigos la trajtojn socian, kulturan kaj
Esperantan, kiujn portis la antaua papera versio. Krome
ghi ankau pli proksimighis al la reala vivo dank' al plimultigho
de aktualajhaj artikoloj. Menciindas, ke en la Esperanta
versio de "www.china.org.cn"
estas chiutagaj novajhoj chefe pri Chinio.
Reago de niaj legantoj chiam estas
grava por ni, precipe en la nuntempo. Kaj en la pasintaj
tri monatoj ni ricevis el 38 landoj 140 leterojn, kiuj
plejparte esprimis bedaurojn
pri cheso de la papera EPCh,
iuj donis al ni varmajn
laudojn kaj utilajn proponojn pri la reta EPCh.
Chiuj tiuj leteroj multe kuraghigis nin!
Por plibonigi nian redaktadon,
ni petas vian kunlaboron per plenigo kaj resendo de la
Enketilo de la redakcio de El Popola Chinio.