Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al cheso de la papera EPCh

CHRISTIAN RIVIERE (Francio):
    * Bedaurinde la plejmulto de francaj e-istoj estas ne konektita al interreto.
    * Mi mem konektighas che la laborejo, kie ne trovighas E-lingvajhoj por legi.
    * Konsekvence mi ne plu legos EPCh kaj mia loka asocio ne plu ghin ricevas. Chiuokaze, manipulado de paperajhoj plu estas la plej agrabla maniero legi gazeton.
    * Tiom pli bedaurinda la nuna situacio estas, ke EPCh estis tre altvalora gazeto.

JOHN B. VICTERY (Usono):
    * La novajhoj, ke oni jam povas viziti vian famegan revuon, El Popola Chinio, en la tutmonda reto estas vere grandiozaj... Tamen, al mi ne plachas vidi la komencon de la malapero de "la presata vorto sur papero".

Membroj de La Progreso (Belgio):
    * Kun granda bedauro ni legis la novajhon pri la malapero de la libroforma revuo El Popola Chinio anstatauigota per retpaghoj.
    * Sciu ke malgrau la evoluo nuntempa, ekzistas ankorau multege da homoj, kiuj ne disponas komputilojn au retposhton en sia hejmo. Chiuj tiuj homoj estos viktimoj kiuj ne plu havos la okazon konatighi kun EPCh au legi la kulturrichan revuon.
    * Aliflanke ni jam konstatis ke malgrau la ofta propagando, homoj uzas chefe la reton informcele. Se temas pri legado de libroj au revuoj la nuntempa homo ankorau chiam preferas legi trankvile sidante en fotelo.
    * Kiel simpatiantoj kaj legantoj de El Popola Chinio ni esprimas nian grandan bedauron.

HUZIMAKI KEN'ITI (Japanio):
    * Kvankam nun vastighas virtuala mondo elektronika, tamen ankorau grandas la valoro de papera gazeto, char ne chiuj e-istoj en la mondo havas eblon konektighi al la reta mondo. Kaj via bela gazeto estas bonega propagandilo pri nia lingvo al neesperantista mondo. Mi kredas iaman re-naskighon de via belega gazeto.

MANFRED UHLENDORFF (Germanio):
     * Kun granda surprizo mi legis la teruran, achan informon en via revuo, ke ni ne ricevos plu nian/vian multe shatatan revuon. Dum multaj jaroj mi estas via fidela abonanto kaj leganto.
    * La disvolvigho de via grandega shtato dum la lastaj jardekoj multe interesis min. En via bela kaj bona revuo oni povis legi pri tia disvolvigho. Via grandega nacio kaj ghia maljunega kulturo estas por mi chiam admiro. El mallumo al lumo!!
    * Kaj nun vi volas nin forlasi en embaraso?! Tion mi tute ne povas kompreni. Financa mizero ne povas esti la kauzo.
    * Kial vi ne plialtigas la prezon. Multaj abonantoj volonte pagus la pli altan prezon!
    * Vi proponas al ni legi viajn artikolojn en la reto. Kiel ajn chu tio povas esti ebla por ekz. mi?! Mi estas 80-jara kuracisto-pensiulo vivanta en maljunulejo. Vi ne povas postuli, ke 80-jarulo ankorau achetas komputilon kaj lernas kompreni kaj uzi ghin.
    * Ni chiuj sentas nin lasitaj solaj! Kiom damaghe! Esperantujo perdis gravan eron de sia kulturo.
    * Se vi volas kaj riskas, presu tiun mian leteron. Pardonu mian koleron!

B. NAJBARO (Britio):
    * Ho ve, ho ve, ho ve! Via grava anonco en la 10-a numero de EPCh nun konfirmas kion mi jam audis per E-programo de ChRI.
    * Chu vi vere konscias kian grandan perdon kauzos la malapero de EPCh al ni kaj sendube miloj da aliaj kiuj ne havas kaj ne uzas interreton?
    * Nenio povas anstataui EPCh.

SECOT VIGO (Hispanio)
    * Kun granda malghojo mi ricevis kune la 10-an numeron de El Popola Chinio kaj vian atentigan leteron sciigante ke vi chesas presi la revuon.
    * Dum 50 jaroj estis grava ligilo interne de la esperantistaro kaj chefe inter la china movado kaj la aliaj samideanoj de la tuta mondo.
    * Bedaurinde, de nun mankos al ni tiu agrabla kaj interesa legajho kiu venis hejmen en chiu monato. Mi konservos la lastan numeron kiel neforgeseblan memorajhon.
    * Mi komprenas la cirkonstancon kaj, kiel vi diras, malgrau chiuj malfaciloj, ni restos chiam fidelaj al la idealo de la lingvo internacia kaj ghia interna ideo. En tiu chi momento, mi sentas kore kun vi.

GEORGO OTTO VASKE (Brazilo):
    * EPCh, per koloraj bildoj, estis materia pruvo, ankau por ekstermovadanoj, ke Esperanto vivas kaj altiras la atenton de chiu ajn.
    * EPCh eldonados per TTT, jes, tamen, post kiom da tempo chiu esperantisto posedos sian komputeron? Multaj eble neniam. Aldonendas la telefonlinea elspezo neeltenebla por granda parto el ili. Mi mem ne kapablos. Alkalkulendas la timindaj "virusoj".
    * Nun la plej damninda onidiro, kiu masakras Chinion: subtone audeblas por chiu esperantisto, ke la Uson-angla Mondo devigis Chinion surgenuighi antau ties hegemonio. Via lando emas alighi al Monda Komerca Organizo kaj malhelpo al Esperanto estas unu el ties postuloj. Tio kompreneblas. En via lando la neutrala lingvo kontentige prosperas kaj kuntiras simpatiantojn en aliaj mondopartoj. Se la onidiro veras, tutcerte ghi postulos ke ankau China Radio Internacia iam chesigos siajn elsendojn. Post tiu la E-movado kompareblas al homo perdinta siajn du krurojn.

NICOLODI CARLO (Svislando):
    * El Popola Chinio fidele akompanis tutan mian esperantistan vivon kaj estis unu el la plej taugaj propagandiloj por mia esperantista aktivado. Malgrau ke mi povas bone kompreni la objektivajn kialojn de via decido, mi devas konstati ankau, ke de post la malaperigo de multaj socialismaj landoj, ankau la Esperanta movado multe regresas.
    * Pro tio mi venas al konkludo ke en socioj, kie regas la tiel nomata "libera merkato", ne ekzistas spaco por kulturaj fenomenoj kiel Esperanto. Tiu "libera merkato" rekondukas nin rekte al tiu trista barbara pasinteco, de kiu la homaro tiel pene klopodis elstari. Mi ne kredas ke la novaj teknologioj au elokventaj paroladoj mildigas tian evoluon. Pro tio ankau El Popola Chinio en reto restos atingebla nur por unu priviligiita minoritato.
    * Pardonu bonvole miajn iom pesimismajn komentariojn, sed ili respegulas miajn nuntempajn sentojn.

LEIF HOLMLUND (Svedio):
    * Estas bedaurinde ke vi devas chesi eldoni El Popola Chinio en Esperanto lau la nuna papera modo, sed mi kompreneble daurigos legi ghin en la interreto.
    * Dum multaj jaroj via gazeto estis mia plej bona fonto de informado pri via granda lando, eble ni ne havas la saman opinion pri politiko, sed ghi ja plejparte informis pri geografio kaj popoloj.

MAURICE SUJET (Francio):
    * Letero al Ambasadoro de Chinio en Francio:
    "Sinjoro Ambasadoro,
    Mi ekscias per la revuo El Popola Chinio ke tiu bonega revuo en Esperanto chesos aperi post la numero de decembro 2000. Tiu novajho tute malgajigas min same kiel ghi certe malgajigas chiujn ghiajn legantojn en la tuta mondo.
    Kiel aboninto de tiu revuo ekde ghia unua numero en 1950 mi posedas la tutan kolekton de la numeroj aperintaj dum tiuj lastaj kvindek jaroj. Dank' al la legado de ili mi povis pli bone koni Chinion, ami ghin kaj mi povis sekvi ghiajn grandegajn progresojn dum tiu duonjarcento. Okaze de tiu 50-jara jubileo mi sendis al El Popola Chinio leteron, en kiu mi omaghis al la bonega laboro de ghiaj jhurnalistoj kiuj konstruis dank' al Esperanto 'ponton inter la diversaj kulturoj', konigis sian landon kaj kontribuis por paco en la mondo.
    Fakte per tiu revuo pli bone ol per iu alia revuo mi povis inici min je historio de Chinio kaj je ghia richa kulturo, mi povis interesighi same bone al la china skribsistemo kiel al la diversaj aspektoj de la kutima vivo de la chinaj civitanoj. Mi povas aserti ke El Popola Chinio estis por mi vera fenestro malfermita sur Chinio, ghia civilizo kaj ghia mirinda disvolvigho dum la lastaj jaroj.
    Mi des pli bedauras la anoncitan apercheson de tiu revuo ke ghi farighis lau la fluo de la jaroj pli kaj pli varia, pli kaj pli riche ilustrita kaj ke ghi certe estas la plej populara Esperanta revuo en la mondo. Mi kuraghos aserti, Sinjoro Ambasadoro, ke chiumonate atendata ghi estas siamaniere speco de ambasadoro de Chinio en la tuta mondo.
    La redaktistoj de El Popola Chinio sciigas al ni ke eldono sur interreto povos parte anstataui la surpaperan revuon. Tiu solvo bedaurinde prezentas gravajn malavantaghojn:
    1. Ghi povas atingi nur la etan minoritaton de tiuj, kiuj abonas interreton;
    2. Ghi ne povas anstataui la belajn ilustritajn paghojn de la surpapera revuo kaj la plezuron teni ghin enmane;
    3. Kaj fine ghi ne povas esti pruntita al pluraj legantoj por dividi tiun plezuron kaj konigi Chinion.
    Tial ni estas multaj, kiuj pensas ke malapero de nia plej shatata revuo senigos Chinion je bonega rimedo por konigi sin, kaj ni estos dankemaj al vi, se vi povos pledi favore je ghi por ke ghi daure aperu sur papero por ke ghi konservu sian legantaron.
Kun tiu espero, kaj miaj dankoj pro via atento, Sinjoro Ambasadoro, mi plej sincere salutas vin."

ASKO KYTTA (Finnlando):
    * Letero al Ambasadoro de Chinio en Finnlando:
    "Altestimata Ambasadoro:
    Kun granda malghojo mi legis de gazeto El Popola Chinio ke ghi chesigos aperadon en la fino de 2000. Mi tion tre bedauras. Mi abonis ghin dum 24 jaroj, tuj post kiam mi lernis Esperanton. Pro tio mi asertas, ke mi tre bone konas vian landon, ghiajn historion kaj kulturon ol ordinaraj finnaj homoj. Mia intereso multe profundighis, kiam mi vizitis en via lando dum UEA-kongreso en Beijing 1986. Tiam mi vizitis ankau Xi'an kaj Nankinon. Pro la gazeto El Popola Chinio la intereso kaj kono pri Chinio estas multe pli altaj ol inter ne-esperantistoj. Pro la gazeto Chinio havas tre favoran reputacion inter esperantistoj.
    Pro tio mi patas Vin Estimata Ambasadoro, ke vi uzu chian influpovon, kiun vi havas, por ke tiu tre bona gazeto povu daurigi sian aperadon sen interrompo. Tion mi petegas Vin Estimata Ambasadoro.
    Kun estimata saluto."