Unua-pagho >> E-novajhoj

Afrikaj E-novajhoj

Inter la 10-a kaj la 14-a de februaro 2003 okazis en Kinshasa, Kongolando, forumo organizita de la ministerio kongolanda pri junularo kaj sportoj. Dum la arangho la Esperanto-klubo FLAM ekspoziciis esperantajhojn kaj ankau sukojn de tropikaj fruktoj produktitajn de la klubo.

La Esperanto-klubo de la urbo Akim-Oda, Ganao, organizas perkorespondan kurson uzante la materialon de la usona enkonduka kurso. Krome s-roj Paul Mensah kaj Alfred Kobina Arthur klopodas kunigi la ganaajn esperantistojn por komuna agado cele al revigligo de la landa asocio.

La prezidanto de la landa asocio AEK enkondukis dosierojn kun diversaj petoj al diversaj ministerioj. La 22-an de oktobro 2002 li povis kapti chiujn instancojn de li celitajn pri turismo, paco kaj Esperanto instruenda en shtataj lernejoj.
    Krome li kontaktis ankau la UNESKO-reprezentanton en Kamerunio. Al chiuj instancoj li disponigis ankau en la francan el Esperanto tradukitan, por la Ghenerala Konferenco de UNESKO okazonta en 2003 en Parizo, projekton de rezolucio favore Esperanton.

(Afrika oficejo de UEA)

E-kurso en Dalian-universitato, Chinio

    La 30-an de decembro 2002 sukcesis en la ekzameno de Esperanto kaj ricevis 2 studopoentojn 43 studentoj el 7 institutoj au fakultatoj de Dalian-universitato en Liaoning-provinco, nordorienta Chinio. Tio markis finon de la unua semestro de la lernojaro 2002-2003 por Esperanto kiel nedeviga studobjekto. La E-kurson gvidis s-ro Wang Tailin, vicprezidanto de la Fremdlingva Instituto de la universitato kaj tiu de la Liaoning-a E-Asocio.

(Wu Guojiang <amikeco999@21cn.com>)

Interlingvistikaj Studoj daure

    La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM (Poznan, Pollando) okazis lauplane inter la 2-a kaj 7-a de februaro 2003. La partoprenantoj el 10 landoj alvenis post diligenta memstara hejma laboro por fari siajn unuajn ekzamenojn enkadre de la 3-jara studado. Chi-foje ili studis problemojn de morfologio kaj sintakso kun d-ro Blazio Vaha (Balazs Wacha el Hungario) kaj analizis kutimajn kaj tiklajn flankojn de Esperanta morfemiko (ekz. radikkarakteron) kun d-ino Ilona Koutny. Mag. Lidia Ligeza prelegis pri la dua periodo de E-literaturo. D-ino Vera Barandovska-Frank (Chehhio/Germanio) enkondukis ilin al la problemaro de interlingvistiko kaj prezentis kelkajn planlingvojn. Samtempe Bradio V. Moro III (Usono/Pollando, instruisto de la Lingvistika Instituto en UAM) sukcese defendis sian diplomlaborajhon titolitan "La sanskrita kiel regulsekva lingvo kaj ties implicoj por planlingvoj". La sciencan programon kompletigis la tradicia renkontigho che la esperantista familio Werdin, kiu chi-foje enhavis plurajn artajn erojn (pianludon, gitarludon kaj kantojn) preparitajn de la gestudentoj. Post la kursoj sabate la grupo vizitis Torunon dank' al la afabla invito de Torunanoj kaj konatighis kun la etnografia muzeo kaj domo de Koperniko lau gvido de Teresa Nemere.

(Ilona Koutny)

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

    UEA pretigis deklaron okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (la 21-a de februaro 2003). Vi povas utiligi la deklaron por dissendi al viaj naciaj politikistoj au jhurnalistoj. Estas tre bonvena raporti al ni pri via agado chi-rilate. Nun krom la Esperanta originalo ekzistas ankau versioj en la franca, angla, nederlanda kaj hungara. Aliaj lingvaj versioj, kiuj estas jam promesitaj, estas la portugala kaj latva. Dankon al chiuj kontribuantoj.

    Se vi interesighas mendi lingvan version au traduki nacilingven, bonvolu kontaktighi kun Marko Naoki Lins. Rete: marko.lins@lingvo.org.

(Marko Naoki Lins)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (la 21-a de februaro 2003)

 

Centjarigha simbolo por Japanio petata

    La japana E-movado estos 100-jara en 2006, kaj ni planas jubileajn agadojn. Por tio ni varbas simbolan grafikajhon jene tramonde.
Kondichoj:
-- la grafikajho devas esti nigra-blanka en grandeco de 10 cm x 10 cm, uzebla en malpligrandigita formato;
-- limdato de alsendo estas la 12-a de aprilo 2003
-- publikigo okazos en majo;
-- oni aljughas premion 10 mil JPY (ch. 80 EUR).

    Sendu la kontribuojn al: Huzimaki Ken'iti, Oka Issiki 501, Numazu-si, JP-410-0012 Japanio; rete: esperanto@thn.ne.jp.

(Japana Esperanto-Instituto)

Junulara E-oficejo ekfunkciis en Rusio

     Komence de februaro en Cheboksari, Chuvashio, Rusio, ekfunkciis la oficejo de Junulara E-Asocio de Chuvasha Respubliko kun salajrata oficistino (Sasha Fedotova), komputilo ktp.

    Kompreneble, krom la oficistino, tie regule kunvenas ankau cheboksaraj E-aktivuloj por prizorgi kurantajn agadojn de la asocio. La akiro de la oficejo ighis ebla danke al multjara sperto pri kontinua organizita laboro (kies chefa frukto estas chiujaraj Lingvaj Festivaloj) kaj certa lerteco pri akirado de subvencioj respublike, naciskale kaj internacie.

(Andrej Grigorjevskij)

Aranghu internaciajn sesiojn, konferencojn per Esperanto!

    Fine de la pasinta jaro fondighis Fondajho por Instruado. En ghi laboras inter aliaj ankau tri esperantistoj: Attila Magyari, Miklos Szeley kaj Ahel Orszag-Krysz.

    Celoj de la fondajho estas kontribui al plispertigo de chiutipaj jam laborantaj kaj estontaj instruistoj por ke ili povu transdoni al la junularo vivstilon de interkultura akcepto kaj aktiva civitaneco.

    La fondajho organizas en- kaj eksterlandajn aranghojn, junularajn intershanghojn, konferencojn, seminariojn, studadsesiojn, sperto-intershanghojn, kampanjojn, varbadojn kaj aliajn aktivadojn.

    La fondajho serchas internaciajn kunlaborantaron kaj kontakton per Esperanto! Se vi interesighas pri eduksesioj, seminarioj, konferencoj au aliaj aktivadoj rilate al la temoj: interkulturo, arto, aktiva civitaneco, fakmetodiko de ajna fako au minoritatoj, bonvolu kontakti nin! Fondajho por Instruado (Pedagoguskepzesert Alapitvany), Kazinczy u. 23-27, HU-1192 Budapest, Hungario. Rete: ahel@eszperanto.hu

(Ahel Orszag-Krysz)

100-a numero de TEJO-Aktuale

    La sekva numero de la reta informilo TEJO-Aktuale de Tutmonda Esperanto Junulara Organizo (TEJO) estos jubilea 100-a numero. Gajnu TEJO-t-chemizon!

    Pro la jubileo oni lotumados inter la jamaj legantoj unu novan TEJO-t-chemizon. Oni lotumados unu novan TEJO-t-chemizon ankau inter la novaj abonantoj, kiuj abonas TEJO-Aktuale-n antau la apero de ghia 100-a numero che: http://www.abonu.com/catalog/info.tejo.

    Abonu la informilon TEJO-Aktuale por ke vi estu chiam ghisdata pri junularaj aferoj!

(El "TEJO-Aktuale")

Staghoj en Francio

    La kultura domo de Esperanto (Kastelo Grezijono en Boj'e apud Angers) malfermos sian pordon chi tiun someron kaj proponos diversgradajn staghojn (28/06 ghis 30/08). Informoj haveblas che: http://grezijono.kastelo.free.fr; tel/fakso: +33 (0)2 41 89 10 34; retposhto: grezijono.kastelo@free.fr.

(armelle.tata@netcourrier.com)

Junulara E-kurso en Peterburgo

    La 3-an de februaro 2003 en la ejo de Sankt-Peterburga societo "Espero" (Rusio) komencighis rektmetoda junulara E-kurso. La unuan lecionon cheestis 23 gejunuloj, 15-42-jaraj. Estas ankorau kelkaj dezirantoj, kiuj venos al la sekvaj lecionoj.

    La kurson konsentis gvidi juna, sed jam sperta litova instruisto Eugeno Gaus. Ghi povus esti tro multekosta, malpli reklamita au ech tute ne okazi sen bonkora subteno de UEA-estraro (nome ghenerala direktoro Trevor Steele) kaj prezidanto de la societo "Espero" Anna Butkevic.

(slavik@ikso.net)

Pasporta Servo 2003 haveblas

    La libro "Pasporta Servo 2003" haveblas en februaro. Ghi estas la sesa sinsekva eldono, en kiu la nombro de gastigantoj kreskis: vi trovos 1286 gastigantojn el 80 landoj! Tutnovas la desegnajhoj, faritaj de Leonora Gonzalez el Meksiko.

    Por havi retajn informojn de Pasporta Servo ekde nun vi ne bezonas memori komplikan adreson. La simpla adreso estas: http://pasportaservo.org.

(Tejo-Aktuale kaj Chuck Smith)

La 4-a E-ekspozicio por infanoj okazos en Nankino

    Por disvastigi kaj instigi uzon de Esperanto inter tutmondaj infanoj la Nankina Zamenhofa E-Klubo okazigos la 4-an E-ekspozicion por infanoj en Nankino, Chinio, en la 1-a de junio 2003 (Internacia Infantago). La cheftemo de la ekspozicio estas "Instruado pri Esperanto kaj ekspluatado pri potencialpovo por infanoj". Estas bonvenaj gratul-leteroj, poshtmarkoj, bildkartoj, ilustrajhoj, pentrajhoj, fotoj ktp. Adr: Zhuang Rui, 402/14 Jiao Fu Ying, Fuzimiao, Nanjing CN-210001, Jiangsu, Chinio au rete: zhuangespero@sina.com. Anticipan dankon!

(Zhuang Rui)

La 35-a Internacia Infana Kongreseto okazonta

    La 35-a Internacia Infana Kongreseto okazos en Lerum, Svedio, de la 26-a de julio ghis la 2-a de augusto 2003. Ghi realighos en apudlaga feria centro Knappekulla, en la komunumo Lerum, 18 kilometrojn oriente de Gotenburgo. Loghigo okazos en seso da lignaj dometoj, en chambroj kun inter 1 kaj 8 litoj. Aparta domo provizas manghsalonon kaj kunvenejon. Chiuj domoj estas apudaj, kaj situas nur cent metrojn for de la lago Lilla Stamsjom (eta balbut-lago), kie eblas naghi.

    La lago havas sablan fundon kaj puregan akvon. Apude estas arbaro, kie eblas trovi kaj pluki bongustajn mirtelojn kaj diversajn fungojn (kantarelojn). Apude trovighas farmbienoj kun chevaloj. Estas ekstere tabloj, benkoj, kradrostejo kaj sporta tereno. Ghi estas trankvila loko, sed ne tute izolita. La loghigo estos konvena sed modesta. Infanoj devos kunporti proprajn lit-tukojn kaj ban-tukojn. Ekskurs-planoj estas en preparo.

    Inter eblaj programeroj estas manlaboroj, muzikado, kukbakado, paperfaldado, kvizoj kaj skechumado, dum ekstere estos sportoj, promenoj kaj akvo-ludoj. Estos konvenaj gvidantoj (ni celas unu por chiu kvino da infanoj, kun almenau unu sveda lokulo). En la kuirado eblos atenti la dietajn bezonojn/dezirojn de infanoj.

    La kotizo kovras kostojn de transporto, restado, tri manghoj tage kaj programo de la vespero de la 26-a de julio ghis la mateno de la 2-a de augusto. Ghi inkluzivas neniun asekuron, kiun la gepatroj mem devas prizorgi, liverante pruvilon pri tio. Aligho ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de minimuma antaupago de 149 euroj al la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies alvendato determinas la plenan sumon pagendan. La cetero estos pagenda plejlaste al la kasisto de UEA komence de la Universala Kongreso.

La kotizoj en euroj: A- kaj B-landoj lau la UK-difino:

Limoj
A-landoj
B-landoj
31-jan 2003
195
165
31 mar 2003
225
195
31 majo 2003
245
215
poste
275
245

     Ni akceptas nur infanojn, kiuj jam komprenas kaj parolas Esperanton; tiuj povas veni el E-familioj au lernejaj klasoj. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas automatan kaj senpagan alighon al la UK. Estas je dispono nur kvardek lokoj.

    Kontakt-adresoj: Stefan MacGill, Pannonia u. 30 / I / 6, HU-1136 Budapest, Hungario; tel.: (+36 1) 349-5207; retadreso: <stefan.macgill@galamb.net>. Centra Oficejo: Nw. Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando; rete: <uea@uea.org>

    Malalighoj: Kaze de skriba malaligho al la komisiito au la CO antau la 31-a de majo 2003, la pagita sumo estos redonita minus 30 EUR por chiu infano. Aligho estas, sub certaj kondichoj kaj post interkonsento, transigebla al alia infano.

(El "Esperanto")