Matene
de la 28-a de julio inaugurighis en Gotenburgo de Svedio, la 88-a
Universala Kongreso de Esperanto, kun pli ol 1700 partoprenantoj.
La inauguro okazas tradicie en dimancho, sed chi-foje en lundo
por eviti la feriojn en Svedio.
La china ambasadoro Zou Mingrong partoprenis la inauguran ceremonion
kaj alparolis la kongreson. Li diris: "Mi ege ghojas cheesti
la solenan inauguron de la 88-a UK en la charma havenurbo Gotenburgo.
Lingvo estas komunikilo de la homaro. Ni rimarkis, ke Esperanto
helpas la popolojn de diversaj landoj facile interkomunikighi,
bone interkompreni kaj pace kunekzisti."
Salutis la inauguron ankau vicurbestro de Gotenburgo kaj gubernia
reprezentantino, kiu ne scias Esperanton, tamen parolis en nia
lingvo.
S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo, donis
salutvortojn al la kongreso. Shi diris: "Granda china antikva
filozofo Konfuceo diris, ke neesprimeblas ghojo pro alveno de
amikoj el malproksimo. Ni, chinaj esperantistoj, entuziasmigitaj
pro la gastigo de la 89-a UK estas pretaj bonvenigi vin al Pekino.
Ni promesas fari nian eblon por sukcesigi la novan kongreson en
Azio, kie kushas espero de nia movado, kaj ni petas vin kontribui
por havigi al nia kongreso pli da sukcesoj, pli da koloroj kaj
pli da signifoj."
Vicprezidanto de UEA Humphrey Tonkin mallonge pritraktis la kongresan
temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj". Li diris, ke
la celo de la chi-jara temo en la Universala Kongreso en Gotenburgo
estas pliklarigi la demandon kaj esplori, kiel ghi aplikighas
al niaj argumentoj por utiligo de la internacia lingvo Esperanto.
La inauguro fermighis per kantado de la himno "La Espero".
(Chen
Ji )
Salutvortoj
de s-ro Zou Mingrong