
Matene
de la 2-a de augusto fermighis la 88-a UK en Gotenburgo. La fermon
gvidis UEA-prezidanto Renato Corsetti. Unue li proponis unuminutan
staron en silento por honori la memoron al tiuj forpasintaj eminentuloj,
kiuj multe kontribuis al nia movado, kaj poste li anoncis la liston
de 2 honoraj patronaj membroj kaj 6 honoraj membroj. Ili venis
al la podio kaj ricevis po unu rozon kiel honoron.
25
infanoj el deko da landoj, kiuj partoprenis la 35-an Infanan Kongreseton
che la gastiganta urbo, aperis viglaj sur la podio. Ili scipovas
paroli pli ol du lingvojn kaj unu post alia sin prezentis en Esperanto.
Ili kantis Esperantan kanton kaj deklamis Esperantan poemon lernitajn
en la kongresa semajno, kion vekis varman aplaudon de la cheestantoj.
Ghenerala
sekretario Ivo Osibov raportis pri la kongresaj laboroj. Post
tio sekvis anonco de la listoj de gajnintoj de la oratora kaj
belarta konkursoj. Chi-jare la Fyne-pokalo estis aljughita al
la Litova Esperanto-Asocio pro ghiaj bonaj rilatoj kun shtataj
autoritatoj kaj elstara eldonado kaj aperigo de Esperantaj libroj
kaj materialoj kaj kulturo de multnombraj esperantistoj. La unuan
premion de Fondajho de Grabowski ricevis china esperantisto Li
Shijun, alinome Laulum pro tio, ke li kulturis esperantistojn
de pluraj generacioj, multe laboris por "El Popola Chinio"
kaj tradukis multajn chinajn literaturajhojn. La duan premion
ricevis ghenerala sekretario de SAT-amikaro kaj Deguchi-premion
ricevis usona kaj franca samideanoj. Estas ghojige, ke la internaciajn
ekzamenojn trapasis chiuj kandidatoj.
Vicprezidanto
prof. Humphrey Tonkin resumis kion oni diskutis pri la kongresa
temo "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj". S-ro Corsetti
faris ferman paroladon. Post tio la prezidanto de la Sveda Esperanto-Asocio
transdonis la verdan flagon al la prezidantino de la China Esperanto-Ligo.
En la ceremonio shi diris: "Kiam ni transprenis la verdan
flagon, simbolon de nia movado, ni pli forte sentas la devon kaj
respondecon por la venonta UK en Pekino, kiu estos grava evento
ne nur por la china Esperanto-movado, sed ankau por la movado
de Azio kaj tiu de la tuta mondo. Ni certe faros nian eblon por
sukcesigi ghin, kaj samtempe ni petas vin, aktivulojn de nia movado
kontribui al ghi per via aligho, per viaj aktivaj agadoj, por
havigi al ghi pli da signifoj, pli da koloroj kaj pli da sukcesoj
kaj glorigi la noblan aferon iniciatitan de nia granda majstro
Zamenhof."
La
fermon cheestis ankau raportistoj de la Xinhua-a Novajh-agentejo
de Chinio.
La
fermo finighis per komuna kantado de la himno "La Espero"
en akompano de la internacia koruso.
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)
Rilata
aritikolo:
Kongresa
rezolucio