Tuj
post fermigho de la 5-a China Kongreso de Esperanto la Tianjin-a
E-Asocio komencis aktivan preparon por la 89-a UK en Pekino.
Antau
kelkaj tagoj Zou Guoxiang, vicprezidanto de la China E-Ligo (ChEL),
Yu Tao, ghia ghenerala sekretario, kaj Jiang Limin, prezidanto
de la China Junulara E-Asocio, kune vizitis la Tianjin-an E-Asocion
kaj intershanghis opiniojn kun ghiaj estraranoj Han Zuwu, Gao
Chengyuan, Song Jingquan kaj Hao Weining pri koncernaj aferoj
de la 89-a UK.
S-roj
Zou kaj Yu informis al ili la preparadon de la 89-a UK kaj montris
deziron, ke la Tianjin-aj samideanoj bone helpu preparadon por
la kongreso kaj servigu pli da volontuloj.
Han
Zuwu, prezidanto de la Tianjin-a E-Asocio, diris, ke kontribui
al la pekina UK estas nerifuzebla tasko de Tianjin-aj e-istoj.
La E-movado en Tianjin havas longan historion kaj en la pasintaj
jaroj la Tianjin-a E-Asocio faris stabilan laboron por Esperanto
kaj akiris certan sukceson.
Song
Jingquan, ghenerala sekretario de la asocio, konigis al la tri
samideanoj el ChEL sian laboron por la venontjara UK. Li diris,
ke la asocio faris prelegon pri Esperanto en kelkaj altaj lernejoj,
funkciigas senpagan E-kurson, al kiu anoncis sin 60 homoj kaj
establis eksperimentan lernejon en la 6-a Mezlernejo, kiu konstante
varbas lernantojn. Krom tio la asocio faris multe da laboroj por
kontakti siajn amikajn urbojn Kobe kaj Yokkaichi de Japanio, Inchon
de Koreio, Melburno de Australio kaj Lodz de Pollando por propagandi
la 89-an UK. Nun ghi klopodas varbi volontulojn por la kongreso.
En
la sama tago pluraj esperantistoj plenigis alighilon al la UK.