Irana
E-gazeto en festivalo
La
irana E-revuo "Sabzandishan" (Verdpensuloj) oficiale
partoprenos en la 10-a Irana Gazetar-Festivalo, kiu okazos inter
la 2-a kaj la 9-a de majo 2003 en Teherano, Irano.
La
redakcio de "Sabzandishan" aranghos kaj okazigos prelegojn
kaj seminariojn rilatajn al Esperanto kaj petas sendi memorigajn
poshtkartojn kaj mesaghojn por ekspozicio.
Antaue
elkore dankas viajn reagojn: Reza Torabi, la redaktoro, P.O. Kesto
17765-184, Tehran, Irano; retposhto: info@sabzandishan.com; telefakso:
0098 21 7463812
(Reza
Torabi)
Esperanto
-- pontolingvo en radio
Je
18:00 de la 3-a de aprilo 2003 Radiostacio "Nacional"
en Brazilio dissendis intervjuon kun Reza Torabi, irana esperantisto.
La intervjueto temis pri konsekvencoj de la iraka konflikto.
Estis
la unua fojo en Brazilio, ke Esperanto estis uzita kiel pontolingvo
en radio. La uzado de Esperanto dankeblas al kunlaboro de registara
radiostacio "Nacional" kaj loka neregistara radiostacio
en Rio de Janeiro.
(El
"Nun")
Akordoj
serchataj
Dum
diversaj gitaraj rondoj en Esperanto-renkontighoj, mi konstatis
gravan mankon: Bedaurinde apenau ekzistas notoj de rokmuzikaj
kantoj en Esperantujo. Tion mi volas shanghi kaj pro tio kolektas
ilin.
Vi
estas muzikshatantoj au eble ech artistoj. Tial via helpo tre
utilas! Chu vi havas ie notojn au akordojn de grupoj kiel Amplifiki,
Persone (krom "Chu vi pentas?"), Team', JoMo, Esperanto
Desperado ktp? Se jes, bonvolu kontakti min.
Mia
celo estas krei komplete esperantlingvan kantokolekton por ke
Esperanto-muziko eksonu pli ofte kaj por ke la bonaj kantoj iom
pli diskonatighu en Esperantujo! Tio ankau helpos al la artistoj
vendi siajn verkojn... homoj achetas kion ili audis multfoje.
(Gunnar
R. Fischer <djkunar @ yahoo.com> http://www.muenster.de/~kunar)
Kondolencoj
de Osmo Buller
Karaj gesamideanoj,
Mi
malghojis legi funebran informon pri la forpaso de du elstaraj
veteranaj esperantistoj, Li Naixi kaj Ivan Ko.
La
forpaso de Li Naixi kaj Ivan Ko estas nesavebla perdo por la China
Esperanto-Ligo, El Popola Chinio, Esperanta redakcio de China
Radio Internacia kaj la tuta china E-movado, por kiuj ili sindoneme
laboris dum jardekoj. Feliche ili edukis multajn kompetentajn
esperantistojn, kiuj daurigas ilian mision.
Li
Naixi kaj Ivan Ko estis grandaj esperantistoj. Bonvolu akcepti
miajn kondolencojn pro ilia foriro.
(Osmo
Buller)
La
paghoj che uea.org shanghis la veston
Post
pluraj monatoj de persista laboro la retejo uea.org ekde la 8-a
de aprilo 2003 shanghis sian jam kutiman malhel-verdan koloron
al la intensa blua. Krome, shanghighis kaj ighis pli oportuna
la navigado en la retejo. Aldonighis kaj aktualighis pli ol triono
el ghiaj nunaj 934 paghoj.
Enhave
la retejo nun pli similas al siaspeca reta Gvidlibro pri Esperanto-movado.
Chi tie estas listoj de landaj asocioj, fakaj asocioj, kulturaj
centroj kaj kursejoj, partoj pri informado, instruado, listoj
de retaj grupoj por UEA-membroj ktp.
La
laboron efektivigis teamo: Dirk Bindmann (Germanio), kiu laboris
pri la aspektigo kaj navigado kaj Andrej Grigorjevskij (Rusio),
zorginta pri la enhavo kaj rekodigo.
Pri
rimarkitaj eraroj, kun chiaspecaj rimarkoj, bonvolu adresi vin
al la adreso reto@uea.org!
(Andrej
Grigorjevskij)
Serchataj
tradukantoj de la Deklaro de UEA
Ni
serchas volontulojn pretajn traduki nacilingven la Deklaron de
UEA okaze de la internacia tago de la libro (23-a de aprilo) fare
de Unesko. Bv. turni vin al la retadreso marko.lins@lingvo.org.
Bonvolu ne tuj ektraduki, sed unue kontaktu tiun adreson por oferti
vian tradukhelpon. Pere de nacilingve tradukita deklaro eblas
ekzemple kontakti naciajn Unesko-oficejojn kaj gazetaron kaj samtempe
uzi tiun eblon por disinformi pri Esperanto. Ni havas tre bonajn
spertojn kun simila agado kadre de la Internacia Tago de la Gepatra
Lingvo. Bonvolu subteni la disvastigon de tiu chi deklaro.
(Renato
Corsetti)
Deklaro
de UEA okaze de la tago de la libro
La
12-a China Teo-Festivalo okazos en Xinyang
Inter
la 18-a kaj la 21-a de majo 2003 la 12-a China Teo-Festivalo okazos
en Xinyang, Chinio, fama tehejmloko. Kiel en pasintaj jaroj la
loka registaro daure uzas Esperanton kiel pontlingvon por la festivalo,
kaj eksterlandaj esperantistoj rajtas senpagan alighon. Bonodora
teo kaj richaj programoj atendas vin.
Dum
la festivalo okazos ankau la Internacia Simpozio de Esperanto-Turismo.
Antau kaj post la simpozio estos vojaghoj al Zhengzhou, Kaifeng,
Luoyang kaj Xi'an.
Detalajn
informojn legu en la senpaga socikultura retrevuo "Tefloro",
kiu aboneblas kaj legeblas en retpagho: http://abonu.com/catalog/kulturo.123456789.
Kontaktadreso: s-ro Zhang Xuesong, Changtaiguan Gongdiansuo, CN-464193
Xinyang, Henan, Chinio. Tel: +86-376-8821553. Retadreso: teofestivalo@poeplemail.com.cn;
kunlaboro@sina.com.
(Zhang
Xuesong <deodaro@263.net>)
La
28-a E-Tagoj de Bydgoszcz okazos en Pollando
Inter
la 26-a de aprilo kaj la 4-a de majo 2003 okazos en Bydgoszcz,
Pollando, la 28-a Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kun la 23-a Pola
AIS-Sesio. La oficiala inauguro okazos la 26-an de aprilo je 11:30
en la urbodomo de Bydgoszcz. La 27-an tagmeze okazos gheneralaj
kunvenoj de la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo kaj de
la Internacia Klubo "Esperantotur".
Kadre
de la chi-jara AIS-sesio en Bydgoszcz okazos dekkelkaj kursoj
en la internacia lingvo i.a. de prof. Remigiusz Mielcarek pri
Suda Ameriko kaj Antarktiko kaj pri Sudorienta Azio; de Marcel
Delforge pri Europa Unio kaj pluraj pri turismo en diversaj landoj.
Cseh-seminarion gvidos s-ino Ewa Bondar, kelkdek novaj vojaghgvidantoj
kaj E-chicheronoj ekzamenighos.
Eblas
ankorau alighi kontrau kotizo 100 USD plus loghado ekde 5 USD
ponokte. Dauras ankorau alighado por studumo -- krom Pollando
kaj Europo venis alighoj el Afriko (Angolo, DR Kongo, Etiopio,
Kenio kaj Komoroj) kaj el Azio (Mongolio, Chinio, Vjetnamio kaj
Irano). Do la nova studjaro 2003/2004 (kotizo 300 USD) estos ankorau
pli internacia kaj pli interesa.
Alighojn
por la chi-jara sesio kaj por la nova studjaro akceptas la Internacia
Centro pri Kulturo kaj Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10,
PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando; Banka konto: Bank Pocztowy n-ro
13201117-98762-27006-21100-10/0
(Internacia
klubo Esperantotur <andreo@rubikon.net.pl>)
Ebla,
senkosta revuo por esperantistoj sen reto
La
komunikadcentro de Europa Esperanto-Revuo (EEU) preparas senpagan
kaj elprinteblan revuon kun profesiaj fotoj kaj artikoloj. La
celo estas informi tiujn esperantistojn, kiuj ne havas aliron
al la interreto au preferas legi surpapere. La enhavo estas selektita
el adaptitaj artikoloj de la komunikadcentro chefe pri la agado
de esperantistoj por la lingva demokratio kaj pri la publika bildo
de Esperanto.
Se
via asocio, au vi mem, interesighas pri la dekpagha revuo, bv.
kontaktighi kun la komunikadcentro de EEU <komunikadcentro@esperanto.org>
por legi la provnumeron. La komunikadcentro facile povas adapti
la revuon lau la bezonoj de via asocio ekz. aldonante kalendaron
de lokaj eventoj kaj lokan enkondukon, shanghante la enhavon kaj
ech la nomon.
(Komunikadcentro
de EEU)
La
2-a numero de E-revuo jam en la gazet-budoj en Irano
"Sabzandishan"
estas la unua kaj ununura dulingva Esperanto-persa revuo en Irano.
Ghi shajne estas ununura E-revuo en la mondo, kiu vendighas tra
gazet-budoj publike tra la lando.
"Sabzandishan"
meritas subtenon por audebligi vochon de la irana esperantistaro
enlande kaj tutmonde. La provekzempleron plezure ni sendos kontrau
5 IRK (internacia respond-kopono). La abonkotizo por unu jaro
estas 20 euroj per aerposhto.
En
la gazeto vi povas legi pri arto kaj historio, pri iranaj aranghoj,
iranaj E-vivo kaj esperantistoj.
(Reza
Torabi)
|