Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 


 


KROATIO

Senpaga feriado de junaj esperantistoj

    La Kroata Esperanto-Ligo invitas 14-19-jarajn lernantojn parolantajn Esperanton el Slovakio, Slovenio, Bavario, Pollando kaj Italio alighi al komuna senpaga feriado che Adriatiko en Esperanto-Domo Kostrena apud Rijeka de la 31-a de augusto ghis la 8-a de septembro 2002. Ilia tasko dum la restado estas kompari siajn lernolibrojn en la kampo de historio kaj literaturo. Chehhaj, hungaraj kaj kroataj lernantoj jam alighis. Partoprenantoj devas pagi sian vojaghkotizon al Kroatio, la restado estas senpaga. Por detaloj bonvolu kontaktighi kun <esperanto@zg.tel.hr>

(Kroata Esperanto-Ligo)

La 34-a Internacia Infana Kongreseto

    La 34-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2001 en Zagrebo, Kroatio. Se la antaua infana kongreseto estis de maro kaj naghoj, la sekvanta estos de arboj kaj grimpoj. La kongresejo situas sur monto-flanko, chirkauata de arbaro, herbejoj kaj belaj promenejoj.

    La loko Grad Mladih (urbo de gejunuloj), kie oni loghos, trovighas ene de la urbaj limoj de Zagreb, apenau 30 minutojn de la centro per la urba trafiko. Ghi estas konstruita por vizitoj de grupoj de infanoj kaj gejunuloj, kiuj vizitas Zagrebon, chefurbon de Kroatio. En la komplekso ne estos aliaj gastoj, la infanoj povos libere uzi abundajn sportajn terenojn: por piedpilko, korbopilko, tabloteniso, minigolfo, gimnastiko, ludejo por infanetoj ktp. Ni preparos diversajn laborgrupojn: manlaboroj, desegnado, pupfarado, preparo de la prezentajho, kaj la kongresa bulteno k.s.

    Bonvenaj estas infanoj kapablaj kaj pretaj paroli Esperanton, inter 6- kaj 14-jaraj. La infanoj ghuos viglan semajnon kune, kun manlaboraj sesioj, sportebloj, ekskursoj, promenoj, muziko, aktorado, kvizoj ktp. La programo disvolvighos sub prizorgo de profesi-nivelaj gvidantoj kaj helpantoj.

    Ni planas ekskurson al la teknika muzeo en Zagrebo, kiu enhavas viv-grandan kvazau-minejon, ekspozicion pri elektraj malkovrajhoj kaj planetario kun Esperanto-klariganto. Dua ekskurso, tuttaga, portos la infanojn ekster Zagrebo, vershajne al kastelo.

    La IIK okazos paralele kun la samurba Universala Kongreso (UK). Pro la proksimeco, ambaudirektaj vizitoj estas eblaj. Infanoj venos al UK, gepatroj povos kune viziti unufoje la kongreseton.

(el retejo: http://pubwww.srce.hr/esperanto-kel/UKIIK.htm)

La 86-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta

    La 86-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Zagreb, Kroatio inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2001. La kongresa temo estas "Kulturo de dialogoj - dialogo inter kulturoj". Por havigi detalajn informojn pri ghi, legu Provizoran programon, Lerno-programerojn kaj kontaktighu kun:
Kongresa Administracio, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, tel.: +31 10 436 1044, fakso: +31 10 436 1751 retposhto: uea@inter.nl.net; TTT-ejo: www.uea.org.
LKK (Kroata Esperanto-Ligo), Kneza Mislava 11/III, HR-10000 Zagreb, Kroatio, tel.: +(385 1) 4617 550, fakso: +(385 1) 4619 373, retposhto: esperanto@zg.tel.hr.


    (el reta "Esperanto")

1. 2.