La
Unua Benina Esperanto-Kongreso finighis
La
Unua Benina Esperanto-Kongreso (BEK) okazis de la 5-a ghis la
7-a de julio 2002 en la porinfana lernejo CESE-Pilote de Lokossa,
Benino. Ghin partoprenis 89 esperantistoj el Togolando, Nigherio
kaj Benino. En la kongreso oni diskutis pri la temo "Chu
Esperanto havas shancon en Benino ?" kaj i.a. pri tio, "Kial
mi lernas Esperanton". Iuj kongresanoj partoprenis la E-kurseton,
kiun gvidis Fabossou Christian, kaj inter ili 8 trapasis la ekzemenon.
(Gbeglo
Koffi)
Rezolucio
de la Unua Benina E-Kongreso
La Unua Kongreso de Benina Esperanto-Federacio
La
Unua Kongreso de Benina Esperanto-Federacio (BEF) okazos de la
5-a ghis la 7-a de julio 2002 en Lokosso, Benino, kun la temo
"Chu Esperanto havas shancon en Benino?".
Programo
Diskuto-rondo:
Kial mi lernas Esperanton?; ghenerala asembleo: diskuto pri la
kongresa temo, sinprezentado de chiu klubo; vizito al la shtofa
industrio; E-kurseto; esperantista nokto (kvizo-teatro-balo);
respondo al diversaj demandoj pri la E-movado en Benino kaj Afriko.
Pliaj
informoj haveblas che: Benina Esperanto-Federacio, 03 BP. 3589,
Cotonou, Rep. du Benin. Rete: <esperantobenin@yahoo.fr>.
(Gbeglo
Koffi)
|