Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 


 


BRAZILO

Lingva Jarfino 2002 okazonta

    Lingva Jarfino 2002 okazos inter la 28-a de decembro 2002 kaj la 2-a de januaro 2003 en San-Luiso de Paraitingo, shtato San-Paulo, Brazilo. Ghi celas E-parolantajn familiojn kaj ankau E-parolantojn ghenerale, kiuj volas ghui Esperantan etoson. Detalaj informoj haveblas che: http://www.geocities.com/lingvajarfino.

(James Rezende Piton)

 

Tago de la Lernejo dum UK en Fortalezo

06 aug. (mardo)
10:00-10:30 Malfermo, La brazila instrusistemo (Mattos G. ...)
10:30-11:50 Instruado de Esperanto en la lernejoj: atingoj kaj problemoj.
Kial ni okupighas pri interkultura edukado kaj kiel: novaj perspektivoj kaj planoj.
12:00-13:00 Interreta Esperanto-lernado: organizaj strukturoj, lerno-materialoj, kvalitaj kaj kvantaj rezultoj.
14:00-14:30 Projektoj pri eksterlerneja E-instruado (Orellana Rojas A. ...)
14:30-16:00 La Esperanto-instruaj organizoj en la amerikaj landoj (ilei-sekcioj, instrufakoj de uea-LA-oj, E-institutoj, ktp.).

    Se vi intencas interveni en unu el la supre menciitaj temoj,
bonvolu informi nin por ke ni povu pli akurate disponi la labortempon. Retadreso: <m.latorre@uniroma3.it>.

(La Torre Mauro)

 

"Verdstelaj Brazilajhoj"

    Aperis albumo de brazila Esperanto-kantisto Tarcisio Lima kun la titolo "Verdstelaj Brazilajhoj". Temas pri 13 originalaj, famaj, brazilaj kantoj prezentitaj kun bela akustika muziko en la internacia lingvo Esperanto. La albumon eldonis la Universala Esperanto-Asocio kaj la Brazila Esperanto-Ligo. Oni povas auskulti la kantojn "Chio dolor" kaj "Kara kor", kaj tiujn pri aliaj gravaj aferoj kaj demandoj de la vivo. La disko mendeblas che grandaj libroservoj i.a. che: Libroservo de UEA, Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; rete: <libroservo@co.uea.org>.

(Brazila Esperanto-Ligo)

 

1. 2.