Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 


 


BRAZILO

Monda Universitato

     Invitite de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL), d-ro Adonis Marcelo Saliba Silva akceptis la taskon kunordigi laborgrupon por ellabori projekton pri virtuala Esperanta universitato. Lau la projekto, la Monda Universitato --- jen la nomo de la virtuala lernejo, kiun gastigos la nova pagho de BEL, disponigos al E-parolantoj kiel eble plej multnombrajn kursojn pri la plej diversaj branchoj de la homaj konoj.

    BEL elektas nomojn el la plej elstaraj geesperantistoj de la tuta mondo por kontribui ne nur al la finpretigo de la propra projekto, sed ankau por partopreni en la estonta etato de la institucio.

    La Monda Universitato respondos unu el la plej gravaj demandoj pri Esperanto, nome, pri ties utileco. Chiuj esperantistoj estas invitataj viziti la provizoran paghon de la Monda Universitato che: <http://www.astrale.com/mu>. Kunlaborantoj estas atendataj che d-ro Saliba, rete: <mondauniversitato@astrale.com>.

(Brazila Esperanto-Ligo)

Nova ZEO inaugurita en Karaguxatatubo

     La 28-an de aprilo 2002, okazis inauguro de Zamenhof-Esperanto-Objekto (ZEO) sur la placo Esperanto en la kvartalo Estrela D'Alva en Karaguxatatubo che la norda marbordo de la provinco San Paulo, Brazilo. Ceremoniestris dr. Mauricio Monken Gomes D, fakdelegito de UEA, kaj prezidanto de la Karaguxatatuba Esperanto-Grupo (KEG).

    Post la parolo de la prezidanto de KEG, prelegis s-ro Jose Pereira de Aguilar, vicurbestro, s-ino Symilde Schenk Ledon, chefdelegito de UEA, s-anino Beatriz Isabel Ambros kaj Lucimara Severino, priangla instruistino. Poste, la vicurbestro kaj s-ino Symilde inauguris la ZEO-n. La koruso de KEG kantis Esperante la kanzonon "Karesema" de la vaste konata brazila muzikisto Pixinguinha. Krome, antau kaj post la ceremonio estis Esperanta muziko.

    La ZEO, pli ol 3 metrojn alta modernstila skulptajho, konsistas el unu metron alta ferbetona bloko kun metala omaghtabulo surfronte. Sur la bloko staras pli ol du metrojn alta eleganta metaltruso el kurbaj masivaj ferstangoj de kversekco de unu kvadratcolo, kun verda stelo surpinte. Juliano Junqueira, ghia verkinto, en sia arta cerbumado elmontras per la baza bloko la konkretecon de E-movado tutmonde. Per la metala parto li konigas la strukturon, evoluadon kaj la organizan funkciadon de la lingvo Esperanto.

(Mauricio Monken Gomes)

La 58-a Internacia Junulara Kongreso okazos

    La 58-a Internacia Junulara Kongreso okazos de la 21-a ghis la 28-a de julio 2002 en Pato Branco, Brazilo. La kongreso kun la temo "Lingvo, kulturo kaj diverseco" havos tre specialan sudamerikan guston.

    Intertempe la kongresanoj ghuos muzikajn prezentadojn kaj aliajn programerojn, lernos sambon, bonsajon kaj la tipan brazilan sporton kapoejra kaj povos ankau teatrumi kaj mem prezenti sian lingvon en nia Lingvo Festivalo. Oni organizos interkongresan karavanon busan, kiu haltos interalie en Rio kaj Salvador.

    Por pliaj informoj vi povas viziti la hejmpaghon: <www.tejo.org/ijk>, kaj por vidi abundon da fotoj de la urbo: <www.ijkpatobranco.com.br>. Informoj pri Brazilo: <www.pr.gov.br/turismo> en la lingvoj portugala, hispana, itala, franca, germana, japana kaj pola.

(Carlos Eduardo de Oliveira)

1. 2.