Sveda
kaj meksika esperantistoj-matematikistoj en Pekino
Tuj
post la Fortaleza Kongreso, s-ro Christer Kiselman, matematika
profesoro de la Universitato de Uppsala en Svedio kaj vicprezidanto
de la Akademio de Esperanto, flugis tra Shanhajo al Pekino por
cheesti la 24-an Internacian Konferencon de Matematikistoj, kiu
dauris de la 20-a ghis la 28-a de augusto. Alighis al la konferenco
ankau meksika matematikisto s-ro Mike Porter. Ekster la konferenco
s-ro Christer Kiselman vaste kontaktighis kun siaj malnovaj chinaj
amikoj, kun kiuj li konatighis kaj amikighis en diversaj Esperantaj
renkontighoj. Ambau gastoj lauinvite venis dimanche (la 25-an)
al la sidejo de ChEL kaj EPCh por intervidighi kun pekinaj esperantistoj
kaj faris paroladojn pri sia persona vivo, faka kariero, Esperanta
aktivado kaj impresoj pri Chinio. La chinaj samideanoj ege ghuis
la prelegojn kaj montris grandan intereson pri diversaj aspektoj
de ambau landoj. Krome la gastoj kaj gastigantoj traktis la aktualan
problemon de evoluo, kulturo kaj spirito en la interparolo, iasence
la diskuto estis daurigo de tiu de la kongresa temo en Fortalezo.
S-ro Laulum, membro de Akademio de Esperanto, verkis poemon por
bonvenigi la gastojn.
(Etan)
Rilataj
materialoj:
Diru,
karaj (peomo)
La
Internacia Konferenco de Matematikistoj, 2002, inaugurita
KEA-prezidantoj
en Chinio
Por
varbi alighintojn al la 3-a Azia Kongreso de Esperanto okazonta
la 23-26-an de augusto en Seulo, Koreio, s-roj Lee Jung-Kee kaj
Lee Joung-Koo, prezidanto kaj vicprezidanto de la Korea Esperanto-Asocio
(KEA), faris 1-semajnan viziton lastatempe en Shanhajo, Pekino
kaj Qingdao de Chinio.
Antautagmeze
de la 29-a de junio, ambau prezidantoj en la sidejo de El Popola
Chinio renkontighis kun ch. 20 pekinaj E-aktivuloj. Oni diskutis
konkretajn problemojn de chinaj esperantistoj por vojaghi al Koreio,
kiel ekz. pri vizo, kosto ktp. kaj eventuale praktikeblajn solvojn.
S-ro Lee Jung-Kee alte taksas la gravecon de la china E-movado
por disvastigo de nia lingvo en Azio, kaj ech en la tuta mondo.
Lau li, ghuste pro tio li sin turnas al la chinaj semideanoj post
multjara intima kontakto kun la japanaj. Kiel pli-ol-dek-jara
praktikanto de Esperanto-instruado s-ro Lee Jung-Kee dum la renkontigho
intershanghis sperton kun la cheestantaj chinaj gvidantoj de E-kursoj.
Lau
informo de s-ro Lee Jung-Kee, varbado de alighintoj alilandaj
estas unu el la planoj de la KEA-estraranoj por sukcesigi la
tuj venontan Azian Kongreson. Samtempe kun ilia vizito al Chinio
alia KEA-estrarano iris al Japanio por la sama celo.
Dum
sia 3-taga restado en Pekino la du KEA-prezidantoj ankau intervidighis
kun la gvidantoj de ChEL kaj tiuj de la redakcio de EPCh. Ili
montris komunan deziron plifortigi kunlaborojn en la venontaj
jaroj.
(Xiang
Hong)
|