Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


ChINIO
E-retejo en Xi'an

    Esperanto-retejo kun babilejo kaj reklamejo ekfunkcias. Ni sincere invitas vian utiligon por la movado, kiaj retkunveno, anonco kaj informado.

    La retejo estas funkciigata de China Komputila - Programa Kompanio Verdstelo. Viaj ideoj estas bonvenaj! Hejmpagho: <www.komerco.com/babilejo>, <www.komerco.com/reklamejo>.
Adreso: s-ro Chielismo WON (WANG Tianyi), china peranto de IKEF, Xi'an Esperanto-Asocio, str. Jian-Gong-Lu 8, CN-710043 Xi'an, Chinio. Retposhto: <esp@pub.xaonline.com>, <komerco@public.xa.sn.cn>, <informo@komerco.com>. Retejo: <www.komerco.com>. Tel:0086-29-2242215, Fakso:0086-29-2232952

(Wang Tianyi)

Festkunveno por 50-jarigho de ChEL

    La 30-an de marto 2001 pekinaj e-istoj kunvenis por festi la 50-jarighon de la China Esperanto-Ligo (ChEL). Inter la pli ol 80 partoprenantoj trovighis s-ro Chai Zemin, prezidanto de la china societo "Amikoj de Esperanto", s-ro Chen Yuan, honora prezidanto de ChEL kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, laborantoj de la oficejo de ChEL, redakcio de EPCh, Esperanta Sekcio de China Radio Internacia kaj membroj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA).

    La kunvenon prezidis s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de ChEL. S-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, retrorigardis la agadon de ChEL en la pasintaj 50 jaroj kaj tutkore dankis chiujn, kiuj helpis la asocion. Li raportis preparadon de invito de UK en 2004 al Pekino kaj anoncis la novan planon de ChEL en la komenco de la nova jarcento.

    Festparoladon faris s-ro Zhao Changqian, vicdirektoro de la Fremdlingva Eldona Buroo (FEB), kaj s-ro Wang Xifu, direktoro de la redakcio de El Popola Chinio, ili laudis la gravan rolon de Esperanto en diskonigo de Chinio al la mondo kaj plifortigo de amikeco kaj interkompreno de diversaj popoloj.

    Vidinte multajn junajn cheestantojn, s-ro Chai Zemin tre ghojis kaj esperis, ke la nombro de junaj e-istoj pligrandighos kiam ChEL 60-jarighos.

    S-ro Zhang Qicheng, kunfondinto kaj honora prezidanto de ChEL, kaj s-ro Huang Nai, fama e-isto blinda, rememoris sian pasintecon por la china E-movado.

    En sia festparolado s-ro Chen Yuan substrekis, ke la 50-jara historio de ChEL pruvis, ke Esperanto havas fortan vivpovon. Li kredas, ke ChEL certe hovos brilan estontecon, kondiche ke chiuj e-istoj kune klopodos.

    Pro sia 50-jarigho ChEL ricevis multajn gratulajn mesaghojn de E-organizoj el diversaj lokoj de Chinio kaj ankau de aliaj landoj, inkluzive tiujn de JEI kaj Korea Esperanto-Asocio.

(Niu Xueqin)

Gratulaj mesaghoj al ChEL 50-jara:

Al ChEL 50-jara
Estu la gvidforto por la nova internacia lingva ordo
Gratula mesago de la Tianjin-a E-Asocio
Al China Esperanto-Ligo
Gratule al 50-jarigho de ChEL