La
literatura edukejo Paatalo-Instituto en Taivalkoski, Finnlando,
havas por la tria fojo Esperanto-branchon en sia fabelkonkurso,
kiu okazas ekde 1993 kaj estas la plej konata en sia speco en
la lando. La instituto estas nomita lau Kalle Paatalo (1919-2000),
populara verkisto naskighinta en Taivalkoski, kaj ghia direktoro
estas Osmo Buller.
La
konkurso estas auspiciata de UEA. Estas tri kategorioj: A: infanoj
ghis 9-jaraj; B: 10-11-jaraj; C: 12-14-jaraj. Rajtas partopreni
individuoj au grupoj (ekz. lernejaj klasoj). Individuaj kaj grupaj
verkoj estos taksitaj aparte. La longeco de la verkoj ne estas
fiksita. En la skribado au tajpado plenkreskulo rajtas teknike
helpi lau sia konscienco. La konkursajhoj alvenu ghis la 20-a
de septembro 2002 al la adreso: Paatalo-Instituto, PL 39, FI-
93401 Taivalkoski, Finnlando.
Oni
skribu sur la koverto la vorton "Fabelkonkurso". Oni
uzu kashnomon kaj menciu, chu temas pri grupo au unuopulo. La
nomo, adreso, naskighdato kaj (se eble) telefonnumero au retadreso
de la konkursanto estu en aparta koverteto. Pli da informoj che
la komisiito: S-ino Aini Vaaraniemi, Vaarajarventie 26 A, FI-93590
Vanhala, Finnlando. Rete: <aini.vaaraniemi@pp.inet.fi>
Kelkaj
fabeloj antaue premiitaj legeblas en <www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti>
(Osmo
Buller)