Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


FINNLANDO

Bonvenon al la Autunaj E-Tagoj en Finnlando!

     La Autunaj E-Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF), kiu okazos en la 21-a kaj la 22-a de septembro 2002, invitas vin al Taivalkoski, kiun finnaj esperantistoj konas pro la agado de s-ino Aini Vaaraniemi, kiu gvidas grupon en sia vilagho Metsakyla. Tie shi inauguris Arbaron de Zamenhof, kie vizitantoj el pluraj landoj nomis arbojn lau siaj landoj. Lau shia iniciato la fabelkonkurso de Paatalo-instituto havas ekde 2000 Esperanto-branchon sub auspicioj de UEA.

    La Autunaj E-Tagoj kun la temo "Pensu globe -- agu loke!" estos "movighanta" evento. La bazo estos Hotelo Taivalvaara, kie trovighas ankau la Paatalo-instituto, kiun gvidas Osmo Buller.

    Partoprenontoj el eksterlando ne pagos alighkotizon. Grupa trajnvojagho de suda Finnlando estas organizata. Eblos alighi al ghi en Helsinko, Turkuo au Tampereo. La trajno atingos Oulu, de kie oni pluveturos buse al Taivalkoski.

    Respondeculo pri la trajnvojagho: Tiina Oittinen, Puutarhakatu 26 A, 20140 Turku; tel.: +358-2-2305319 au +358-50-5494709; retposto: <sekretario@esperanto.fi>.
Pri loghado k.a. detaloj informas la loka kontaktpersono: Aini Vaaraniemi, Vaarajarventie 26 A, 93590 Vanhala; tel.: +358-40-5187242; retposhto: <aini.vaaraniemi@pp.inet.fi>.

Programo

Instruista seminario post la E-kurso

    La semajnfinon post la E-kurso en Valamo Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj okazigos seminarion por instruantoj de Esperanto. Atilio Orellana Rojas konigos al ni manierojn instrui la lingvon. Bonvena estas ankau partopreno de esperantistoj, kiuj neniam instruis Esperanton, sed prikonsideras tion fari iam estonte.

    La kostoj por la kurso estas 131, 140 au 156 euroj depende de la loghkondichoj. La plej favora estas unupersona chambro en la gastdometo. La aliaj estas por du- au unulita chambro en la loghejo. La prezoj inkluzivas chiujn kostojn. Kontaktighu kun Carola Antskog, prezidanto de ELFI. Adr.: Dragsfjardsvagen 690, FIN-25700 Kimito, Finnlando; tel.: +358-2-423133; retadreso: cantskog@kolumbus.fi.

(Carola Antskog)

E-kursoj en Civitana Instituto de Valamo

    Dum du pasintaj someroj okazis sukcesaj E-kursoj en Civitana Instituto de Valamo en Heinavesi. Jam 53 kursanoj ghuis bonegan E-instruadon kaj multflankan programon en trankvila monahheja chirkauajho.

    Ankau venontsomere eblos partopreni E-kurson en Valamo. De la 1-a ghis la 5-a de julio 2002 okazos trinivelaj E-kursoj: elementa, dauriga kaj diskuta. Instruos Sylvia Hamalainen kaj Atilio Orellana Rojas. Chiuj tri grupoj havos komunan programon vespere, ekz. fari ekskursojn en la chirkaua bela naturo. Eblas krome lauvole konatighi kun vivo en grek-ortodoksa monahhejo.

    La alighkotizo de la kvintaga E-kurso estas 249 euroj (1-lita chambro) au 215 euroj (2-lita chambro) en hotela nivelo kaj respektive 198 euroj kaj 182 euroj en gasteja nivelo. La kotizo inkluzivas tranoktadon, instruadon, matenmanghon, lunchon kaj vesperan teon tage kaj jhaude vespere anstatau vespera teo bankedon. Alvenonte la 30-an de junio oni ne bezonos krompagi ekstran tranokton.

    La kursojn aranghos la Civitana Instituto, sed la institutaj oficistoj ne parolas Esperanton, eksterlandanoj nepre alighu pere de la Esperanto-Asocio de Finnlando. Adr.: Broholmsgatan 15 C 65, 00430 Helsingfors, tel.: +358-9-715 538 (dejhorado marde vespere, alitage respondilo), retposhto: <sekretario@esperanto.fi> kaj <prezidanto@esperanto.fi>.

    Bv. nepre informi la celitan kursnivelon kaj elekti nur unu. Limdato de la aligho estas la 31-a de majo. Alighante vi povos interkonsenti pri pagomaniero. Chiuj alighintoj ricevos konsilojn por vojaghi al la kursloko kaj pri la loko mem.

(E-Asocio de Finnlando)

1. 2.