Salutvortoj
bonvenaj
Por
prezenti Esperanton dum urba forumo, kiu okazos en la 29-a de
septembro, nia grupo shatas ricevi bildkartojn kun salutvortoj
el plej diversaj landoj. Antaudankon. Jean-Yves Santerre, Esperanto
Duret, 44410 Herbignac, Francio.
(Jean-Yves
Santerre)
La
57-a Internacia Junulara Kongreso okazonta
La
57-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 29-a de
julio ghis la 5-a de augusto 2001 en Strasburgo, Francio. La cheftemo
de IJK estas "Plurlingvismo en Europo: Kiel ghin sukcesigi?"
Programo: richaj taga, vespera kaj nokta programoj, interesaj
kaj instruaj prelegoj, diskut- au laborrondoj kaj diversaj ekskursoj.
Estas kelkaj eroj por ilustri la richecon de la programo: prelego
pri "Plurlingvismo en Europo" de Claude Piron, prelego
pri "Plurlingvismo" kaj poste Nokta Universitato chiuvespere
dum la tuta semajno, de Lauffenburger pri: Terminologia klarigo,
Lingvistika politiko de Francio, Elzaca situacio, Lingvistika
imperiismo kontrau lingvistika demokratio.
Diversaj
prelegoj, diskutrondoj kaj kursoj: Lingva problemo en la eklezio,
de Ulrich Mathias; Interkultura psikologio, de Svetlana Shlafer;
Multlingvismo en Nigherio, de Prince-Henry Oguinye; Okcitana lingvo,
de Pfeiffer; Hungara lingvo, de Csiszar Palma; Alzaca lingvo,
chiuposttagmeze; Franca lingvo, de Rose Sanz, chiuposttagmeze;
Germana lingvo, de B. Dockhorn, chiuposttagmeze kaj Kursoj de
Esperanto (baza, meza kaj alta) chiumatene.
Pliaj
informoj haveblas che: Junulara E-ista Franca Organizo, IJK 2001-LKK,
4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Retposhto:
ijk-organizado@club.voila.fr. Retejo: http://purl.org/net/ijk2001.
(el
reta "Esperanto")
Esperanto-stagho
en Artigues che Bordeaux
Sabate,
la 7-an de aprilo 2001 okazos en Artigues che Bordeaux, Esperanto-stagho.
Tiuokaze, iniciato de interreto estos proponita al la partoprenontoj.
Oni projektas dum tiu iniciato renkonton en babilejo ('chat')
che : http://lendir.karelia.ru/chat/
de la 17h ghis la 18h lau la franca somera tempo (GMT +2). Se
vi tiam havos eblecon kontakti la staghantojn, ili tre ghojos
pro tio.
Se vi
ne povos partopreni tiun babiladon, vi tamen povos sendi mesaghon
por bonvenigi au saluti ilin che:
stagxantoj.artigues@laposte.net
(Thierry
Faverial)
La
venonta kongreso
La
56-a Kongreso de SAT-Amikaro estighos de la 14-a ghis la 17-a
de aprilo 2001 en urbo Chambery, Francio. La programo: ekzamenoj,
fakkunvenoj, arta prezentado, laborkunsidoj de SAT-Amikaro, kunvenoj
de JEFO, SAT-Junulafako kaj de LEA-oj, plantado de Arbo de Esperanto
en parko Buisson-Rond, debato pri "Kia ni rigardas nian lingvon?",
lotado pri subtenkuponoj, kursoj, promenado en la urbo, ekskursoj,
franclingva debato pri la lingva baro en Europo kaj en la mondo
ktp. Informoj pri la kongreso estas havebla che la jena adreso:
Esperanto-Vive-Savoie, Christian Garino, Maison des Associations,
73000 Chambery, Francio. Telekopiila numero: 04.79.33.96.29. Reta
adreso: esperviv@hotmail.com.
(el
SAT-Amikaro)
1.
2.
|