Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


FRANCIO

Stagho de traduko okazos en Montpellier

    La asocio Sociala Integrigho kaj Esperanto organizas en Montpellier sian duan grandan staghon de la festo de chiuj sanktuloj, kiu komencighos la 29-an de oktobro kaj finighos la 3-an de novembro, pritraktante la arton traduki tekstojn en Esperanton el la franca kaj inverse. Gramatikaj aspektoj estos akcesore pritraktataj por ilustri la komentojn de Andre Cherpillod, kiu mem gvidos tiun staghon.

    Informoj kaj enskribigho perposhte au per konsulto de la TTT-ejo de la asocio: Reinsertion et Esperanto, 26, rue Enclos-Fermaud, 34000 Montpellier, Francio; Tel.: 04 67 75 62 98; Telefakso: 04 67 92 75 44; TTT-pagho: http://reinsesperanto.multimania.com; retposhto: Thierry Saladin <sociala_integrigho_kaj_esperanto@yahoo.fr>.

(Masson)

Filatela ekspozicio - Chu ankau che vi?

     Estis aranghita filatelia ekspozicio "La retrovita shlosilo de la Babelturo" de Jean-Pierre Ducloyer. La materialo konsistas el pli ol 100 folioj. Oni povas ekspozicii la materialon chie en la mondo.

    La ekspozicio celas montri, per proksimume 300 filatelajhoj el 36 landoj, ke Esperanto estas universala lingvo, kiu hodiau ankorau vivas vigle. La eskpozicio volas montri per citajhoj de eminentuloj el multaj landoj, el multaj politikaj au religiaj tendencoj, ke Esperanto estas serioza afero en nia planede interkomunika mondo.

    La materialo enhavas tri chefajn chapitrojn:
- Naskigho de Esperanto;
- Disvolvigho de Esperanto;
- Universala utileco de Esperanto.

    La kontribuajho de la filatelo al la disvolvigho de Esperanto estas entute 103 kolorfotokopiaj folioj (A4), akireblaj kontrau 90 euroj (inkl. afranko en Europa Unio). Pliaj informoj haveblas che: Jean-Pierre Ducloyer <jpducloy@club-internet.fr>.

(Jean-Pierre Ducloyer)

TEJO-seminario okazos en Strasburgo

    Inter la 6-a kaj la 13-a de oktobro en Strasburgo, Francio, okazos TEJO-seminario -- "Homaj rajtoj sub chiutaga priesploro". Ghin partoprenos 30 gejunuloj chefe el Europo kaj ankau el aliaj partoj de la mondo. Ili kune traktos diversajn aspektojn de la temo.

    Pliaj informoj kaj alighilo troveblas che
<www.tejo.org/seminarioj/hr2002.jsp> kaj <seminarioj@tejo.org>.

    La kotizo (43 EUR) inkluzivas vojagh-, restad- kaj
programkostojn. Bonvolu alighi antau la 15-a de augusto!

(Sonja Petrovic)

1. 2.