Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


HISPANIO

Nova reta E-kurso por hispanlingvanoj

    Aperis nova senpaga E-kurso per retposhto por hispanlingvanoj. La kurso estas proponita de hispana retpagharo, kiu disponigas al siaj legantoj plurajn senpagajn kursojn, i.a. pri lingvoj. La kurson pretigis Ana Manero kaj Marcos Cruz de la Hispana E-Federacio kaj al ghi alighis chirkau 1500 lernantoj. Retadresoj: http://www.mailxmail.com; http://www.mailxmail.com/Idiomas/Esperanto.htm.

(Ana Manero)

Katalogo de E-libroj en la Valencia Urba Biblioteko

    En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento Grupo Esperanto de Valencio ricevis helpo-peton far la estroj de la Valencia Urba Biblioteko, por katalogado de granda kvanto da E-libroj kaj dokumentoj, entute chirkau 800 titoloj.

    Tiuj libroj estis trovitaj en kelo de la Valencia Urbodomo, en malnovaj skatoloj, kaj temis pri la libroj de la Biblioteko de la Valencia E-asocio, malaperinta dum la Hispana Intercivitana Milito (1936-39). Nun la biblioteko, post la katalogado kun la helpo de diversaj valenciaj esperantistoj, ebligas konsulti ghin pere de la reto. Entute oni metis en tiun elektronikan katalogon 649 titolojn. Por konsulti la katalogon iru al: <http://www.ayto-valencia.es/ayuntamiento2/ndBMunicipal.nsf>.

(Augusto Casquero <augustocasquero@infonegocio.com>)

1. 2.