|
HISPANIO |
La
12-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio
De
antau 25 jaroj la gee-istoj de la Valencia Autonoma Komunumo
senhalte organizas jaran renkontighon, kiu farighis oficiala
kongreso de Esperanto de la Valencia Komunumo kaj la Murcia
Regiono ekde la jaro 1990. En chiu jaro devas organizi la kongreson
unu el la kvar provincoj lau alfabeta ordo. Chi-jare estas la
vico de Alicante, kaj oni decidis okazigi la kongreson en la
chefurbo inter la 12-a kaj 13-a de majo 2001. Legu:
Provizoran
programo
Loghado
Alighilo
LKK-adreso
(Augusto
Casquero)
Pri
propaganda stando en libro-foiro de Tenerifo
Kadre
de la Festoj de la Kanaria Komunumo okazis libro- foiro dum unu
semajno. Kunlaborante kun la Insula Konsilio, Urbodomo kaj chefaj
libro-entreprenoj, la Esperantista Societo de Tenerifo elstarigis
standon kun propagandiloj, video, televido, libroj, jhurnaloj
ktp. por montri peceton de la Esperanta
kultur-mondo al la publiko.
La stando kovris 12 kvadratajn metrojn
kaj allogis centojn da vizitantoj interesighantaj pri nia lingvo.
La tendo estis ornamita ambauflanke per portretoj de L. L. Zamenhof
kaj prof. Johano Regulo Perez, kiujn faris Luis Carballo.
La dekana radiostacio de Kanarioj, Radio
Klub' Tenerifo intervjuis la organizantojn kaj ankau petis informojn,
ech salutajn frazojn por la auskultantaro.
(Francisco
Jose Davila Dorta)
1.
2.
|
|