Persa-Esperanta
revuo aperis en Irano
En
la historio de Esperanto en Irano neniam aperis oficiale revuo
en Esperanto. Antau 6 monatoj post 5-jara atendado oni akiris
la permeson de la Ministerio pri Kulturo, ke s-ino Fariba N. Maghd
estu respondeca direktorino de la persa-Esperanta revuo "Payam-e
Sabzandishan" (Mesagho de Verdpensuloj).
En
la 25-a de septembro jam aperis la 1-a numero de trimestra revuo
Sabzandishan en du lingvoj.
En la persa:
-- Artikoloj kaj informoj pri lingvaj aferoj, E-movado kaj
informoj pri Esperanto. Kulturtemaj artikoloj...
En Esperanto:
-- Artikoloj pri Irano, iranaj kultur-historio kaj literaturo...
Adreso:
Revuo Sabzandishan, P.O. Kesto 17765-184, Tehran, Irano; retadreso:
info@sabzandishan.com.
(Reza
Torabi <espiran@safineh.net>)
Pri
la projekto "Lingvo de paco/zaban-e-salam"
La projekto "Lingvo de paco/zaban-e-salam" estis iniciatita
en oktobro 2001 kaj post diskutoj kaj esploroj pri la afero venis
konsento de la flanko de UEA kaj en la kadro de la Irana Esperanto-Centro
oni ekfunkciigis la projekton.
Komence
ni esploris eblecon kontakti afganajn organizajhojn, kiuj estas
en Irano. Ni preparis specialajn informilojn por ili kaj konigis
al ili Esperanton, Esperanto-movadon, UEA kaj nian intencon pri
instruado de Esperanto al la interesighantoj. Ni kontaktighis
kun pli ol 10 koncernaj organizajhoj kaj redakcioj, kaj post nelonga
tempo venis pozitivaj reagoj pri nia afero chefe el Mashado.
Instrui
Esperanton al militosuferantoj, kiuj perdis preskau chion kaj
nun loghas en Irano, kauzas specialan plezuron kaj kortushon,
kiun nur esperantistoj kapablas kompreni!
Instruado
de Esperanto al rifughintoj, kiuj jam emas reiri al sia hejmo,
garantias la ekziston kaj vivon de Esperanto en Afganio, kiun
nun la tuta mondo unuanime jam intencas kunhelpi kaj ni esperantistoj
ankau niavice intencas helpeti lau niaj povoj. Rilatigi afganojn
kun aliaj mondanoj pere de la neutrala lingvo, kies kulturo kaj
filozofio plenplenas de pacamo, amikeco kaj interfrateco, povas
esti favora kaj nobla donaco al ili.
1.
2.
|