E-kurso
en Teherano
La
kurso, kiu estis organizita kadre de la projekto "Lingvo
de paco/zaban-e-salam", komencighis la 15-an de aprilo kaj
finighis la 29-an de majo 2002.
Oni
instruis trifoje semajne. Je la komenco estis 11 kursanoj, sed
poste pro shangho de loghloko kaj laborloko nur 7 povis partopreni
la lecionojn ghis la fino. La entuziasmo de la kursanoj estis
tre granda, tiel ke post nur kelkaj tagoj ili esprimis koresponddeziron.
Post la diskonigo de ilia preteco korespondi, ili ricevis leterojn
kaj poshtkartojn el diversaj landoj kaj tio multe kuraghigis ilin.
Estis
bona okazo la vizito de finna esperantisto, kiu turisme venis
al Irano kaj dufoje partoprenis la lecionojn, respondis demandojn
de la kursanoj kaj praktike komunikigis ilin en Esperanto.
(Hamzeh
Shafiee)
Rilata
materialo:
Pri
la projekto "Lingvo de paco/zaban-e-salam"
E-kurso
por afganaj rifughintoj en Mashado
En
la 16-a de februaro 2002 en Mashado komencighis Esperanto-kursoj
por afganaj rifughintoj en Irano. Jam 2 kursoj estas aranghitaj,
en kiuj partoprenis 36 lernantinoj, kiuj fervore kaj pleninterese
lernis Esperanton. S-ro Said Borhani gvidas tiujn kursojn kaj
li estas chefa aganto de la projekto "Lingvo de paco/zaban-e-salam"
en la provinco Hhorasan (Khorasan), en kiu loghas multaj afganoj
pro la najbareco de la provinco kun Afganio.
La
kursanoj konsistas el gimnazianoj, studentoj kaj instruistoj de
la angla kaj persa lingvoj. Estas aranghata kurso por afganaj
jhurnalistoj loghantaj en Mashado. La Irana Sekcio de la Internacia
Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj la Irana Ligo de
Esperantistaj Instruistoj (IRLEI) preparas la kursmaterialojn
kaj ghia anaro estas preta laubezone lanchi pluajn kursojn. IRLEI
planas por la kursfinintoj aranghi seminariojn pri la instru-metodoj
de Esperanto por ke ili mem estu kapablaj instrui la lingvon al
la aliaj interesighantoj, kiuj nun pliighas inter la rifughintoj.
(Reza
Torabi)
E-seminaro
omaghe al Zamenhof-tago en Irano
Omaghe
al Zamenhof-tago Irana Esperanto-Centro seminariis en la 21-a
de decembro en Art-kultura Centro Besat, Tehrano. La seminarion
cheestis pli ol 90 personoj, el kiuj pli multaj estas gestudentoj.
Prelegis M.P. Habibpur pri E-o, M. Reza Torabi pri Zamenhof kaj
f-ino Nazi Solat pri la tutmonda E-movado.
Reagoj
al la seminaro estis ege pozitivaj kaj kelkaj studentinoj montris
sian intereson aranghi similajn prelegojn en siaj universitatoj.
(Reza
Torabi)
|