Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


LITOVIO

Zamenhof-tagoj 2002

    La Litova Esperanto-Asocio invitas chiujn esperantistojn al la tradicia chiujara arangho de litovaj esperantistoj "Zamenhof-tagoj 2002", dedichita al vica datreveno ekde la naskigho de L. L. Zamenhof. La arangho okazos la 7-8-an de decembro 2002 en Kaunas, Litovio.

    Programo: Prelegoj pri diversaj temoj, impresoj pri la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranghoj, junulara forumo, fakaj kunvenoj, kunveno de instruistoj, libera tribuno, diskutoj, paroloj, koncerto de partoprenantoj kaj amika espero, videofilmoj, lumbildoj ktp.

    Estas invitataj reprezentantoj de chiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de Esperanto-movado el aliaj landoj. Adreso: Litova Esperanto-Asocio, ab.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio; telefono: (370 37) 208503; telefakso: (370 37) 228616; retposhto: litova.ea@mail.lt.

(Litova Esperanto-Asocio)

 

Zamenhof-Tagoj en Litovio

     Zamenhof-Tagoj okazos en Kaunas en la 8-9-a de decembro 2001. Samideano Grazvydas Jurgeliavicius volas organizi foto- ekspozicion kadre de la festo. Se vi interesighas pri tio, bonvolu kontakti lin: p.k. 1008, LT-3000 Kaunas, Litovio; tel.: +370 80 88877; retposhto: <gjurgis@takas.lt>

(Aida Cizikaite)

 

Vin atendas la 37-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-37)

    La 7-15-an de julio, 2001 okazos la 37-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-37) en Kaunas, Litovio. Por havigi detalajn informojn pri ghi, legu Detala arangho, Programo kaj Alighilo.

(Litova Esperanto-Asocio)

Detala arangho
Programo
Alighilo