Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 


 


MAKEDONIO

Makedonaj E-libroj sur interreto

    Dank' al s-ro Franko Luin, en TTT-pagho <esperanto.nu/eLibrejo/> vi povas trovi kaj tralegi du makedonajn librojn en Esperanto "Kalejdoskopo" de Viktor Galeski kaj "Makedonaj perloj -- 150 makedonaj popolkantoj", eldonitajn de Esperanto-Societo "La Progreso" el Prilep, Respubliko Makedonio.

(Esperanto-Societo "La Progreso")

E-kurso finighis en Prilep

    La 2-an de februaro 2002 finighis en Prilep komenca "A"- kurso de Esperanto, kiun Viktor Galeski gvidis de la 8-a de septembro 2001. La foto montras, ke la kursgvidanto (la 2-a de dekstre) kaj membroj de la ekzamenkomisiono (la 1-a kaj 2-a de maldekstre) estas inter la gekursanoj.

(Viktor Galeski)

1. 2.