Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 


 


MAKEDONIO

Esperantistoj blindaj en Prilep

    En urbo Prilep, Respubliko Makedonio, okazis E-kurso por blindaj komencantoj. 6 blinduloj partoprenis en la kurso de novembro 2000 ghis aprilo 2001. Post sukcesa ekzameno, kiu okazis la 29-an de marto, 2001, la Esperanto-societo "La Progreso" - Prilep disdonis al ili diplomojn kaj poste organizis unutagan ekskurson al urbo Ohrid kaj monakejo S-kta Naumo apud Ohrida lago.

    La kursgvidanto estas s-ro Metodi Galeski (la tria de maldekstre en la foto).

    La blindaj gekursanoj havas deziron sin progresigi en Esperanto kaj korespondi kun blindaj esperantistoj de aliaj landoj.

    Ili bezonas instruhelpilojn (lernolibroj, sondiskoj ktp.) kaj esperas vian helpon. Konstanta adreso por korespondado: Esperanto-societo "La Progreso", p.f. 197, MK - 7500, Prilep, Respubliko Makedonio. Retposhto: galeesp@mt.net.mk

(Viktor Galeski)

Nova ZEO inaugurita en Prilep

    La 24-an de majo 2001, en la urbo Prilep, Makedonio, estis solene inaugurita nova shtona mozaiko de d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, autoro de la internacia lingvo Esperanto. La mozaiko, kun dimensioj de 50 x 70 cm, estis farita de la prilepapentristo s-ro Borcxe Ilioski el diverskoloraj shtonetoj kun jena teksto : 1859 - 1917, autoro de la internacia lingvo Esperanto. Ghi estas metita sur lafasado de la domo de s-ro Metodi Galeski, merita esperantisto el Prilep. Pli ol 30 esperantistoj el Prilep partoprenis la inauguron kaj nun la nombro de la ZEO-j en Prilep estas jam 7. Pri tio informis loka TV-stacio kaj kelkaj lokaj radiostacioj.

(Viktor Galeski)

Esperanta pentrajh-konkurso por infanoj

    Honore de la Semajno de la Internacia Amikeco en marto 2001, Esperanto-societo La Progreso el Prilep, Respubliko Makedonio, kune kun Domo por Infana Kreatajho Mirche Acev el Prilep, organizis gajnitan pentrajh-konkurson por la infanoj de la bazaj lernejoj je la temo "Esperanto - ponto de la kunlaboro kaj amikeco". En la konkurso partoprenis infanoj de la bazaj lernejoj el Prilep kaj najbaraj vilaghoj, Krivogashtani, Obrshani kaj Malo Konjari. Partoprenis lernantoj el 10 bazaj lernejoj. La lernejoj, kies lernantoj partoprenis la konkurson, ricevis diplomojn, kaj poste po tri lernantoj de la lernejoj gajnis senpagan unutagan ekskurson, kiu okazis la 1-an de aprilo 2001. La ekskurso havas sekvantan destinon: Prilep - Monahejo Sankta Naumo (apud Ohrida lago) - Ohrid - Prilep.

(Viktor Galeski)

1. 2.