Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


MEKSIKIO

Fina programo

Sabato, 8 decembro

08:00:

Bonveno de prez. de AIS-RSM-Meksikio ( La Tri Kalifornioj en la Nova Jarcento )
08:15:
La rusa lingvo prezentata en Esperanto: Julinka Litvinova (21) kaj Ksenia Kojhevnikova (19) de la Klubo de Esperanto de Sankta Peterburgo, Rusio
10:00:
Kio estas Kibernetiko kaj kiel ghi povas kontribui al la prihomaj sciencoj: prof. Helmar Frank (Germanio), prezidanto de AIS-RSM
11:00:
Afriko kaj ghia kredo je Dio: Bunmi-Osho Davies
12:30:
La Esperanta Junulara Movado en Chehoslovakio: Jan Neumann
13:30:
la Nova Scienca Psikologio de la 21-a Jarcento: Ruben Feldman Gonzalez
15:00:
Dialogo kun loka TV, jhurnalo kaj radio (dumkongrese), sinprezento kaj dialogoj inter chiuj partoprenantoj
22:00:
Festo en Nokta Klubo "La Capilla" (En Hotelo Lucernamem)

Dimancho, 9 decembro
12:00-16:00:
Kunsido por amikeca babilado en Esperanto en Klaschambro "Metanoia" de Mexicali. (kafo kaj dolchajhoj)
16:00-18:00:
Bazaj Nocioj de Inform-teorioj en Prihomaj Sciencoj: prof. Natalja Maksimova de Univ. Roslavl (Rusio) en Klaschambro "Metanoia" (Honore invitataj gastoj el Usono, Rusio, Kanado, Germanio, Francio, Chehoslovakio, Nigherio, Argentino, Meksikio, Chinio, Kubo kaj Italio)

1. 2. 3.