Nova TTT-pagho
de Meksika Esperanto-Federacio
Meksika
Esperanto-Federacio havas novan TTT-pagho:
http://www.esperantomex.org/, kie vi povos trovi la novan eldonon
kun interesaj artikoloj pri la Esperanto-movado kaj aliaj rilataj
temoj. Bonvolu shanghi la antauan adreson <www.punto-y-aparte.com/esperanto>
al la nova. La nova retadreso estas: <mef@esperantomex.org>.
(Jorge
Luis Guti rrez)
Kongreso
de la Tri Kalifornioj okazonta
Kongreso
de la Tri Kalifornioj okazos inter la 7-a kaj la 11-a de decembro
2001 en Mexicali, Meksikio. Telefakso: 5-56-58-86, retposhto:
rufegon@mxl.cablemas.com.
Pri detalaj aranghoj
legu Finan
programon kaj
Programon
de la AIS-N.A.
Meksika
Esperanto-Federacio invitas vin al...
Meksika
Esperanto-Federacio invitas chiujn infanojn kaj gejunulojn (esperantistoj
kaj gefiloj de esperantistoj) partopreni konkurson pri desegnado
kaj pentrado, okaze de la 5-a Tutamerika Kongreso de Esperanto,
realigota en Meksikurbo de la 15-a ghis la 21-a de aprilo 2001.
La interesitoj povas partopreni per desegnajho au pentrajho lau
iu ajn tekniko, ne tridimensia, en mezuro maksimume 40 x 55 cm,
en unu el la tri sekvaj kategorioj: a) 4- ghis 9-jaruloj; b) 10-
ghis 14-jaruloj; c) 15- ghis 18-jaruloj. La konkursa temo estas
"Kiel mi vidas mian landon". Dorse de la verko devas esti klare
notitaj la sekvaj informoj: kompleta nomo de la autoro, adreso,
naskighdato, titolo kaj tekniko. La konkursajhon oni sendu volvitan,
ne falditan, al la sekva adreso: Meksika Esperanto-Federacio,
Relaciones Exteriores No. 24, Colonia Federal MX-15700, Mexico,
D.F. La konkursajhoj estos akceptataj ghis la 5-a de marto 2001.
Estos aljughitaj po unu premio al chiu el la tri kategorioj a,
b kaj c; tiu premio konsistos el meksika artajho. Cetere, estos
aljughitaj du premioj "Honora mencio" en chiu kategorio. Chiu
konkursajho ricevita farighos parto de la kolekto de MEF. Ni esperas
kalkuli je via entuziasma partopreno!
(Leonora
Gonzalez)
1.
2.
3.
|