Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


RUSIO

Internacia fotokonkurso

    Post kvar sukcesaj konkursoj okazintaj en 1998, 1999, 2000 kaj 2001, la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la Kvina Internacia Fotokonkurso.

    La konkurso ne estas ligita al deviga temo. En la konkurso rajtas partopreni chiu fotemulo amatora au profesia, sendepende de la loghlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10x15 cm. Fotoj povas esti koloraj kaj nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (ab. ja. 1248, RU-236039 Kaliningrad, Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion antau la 15-a de decembro 2002.

    La konkursajhoj devas esti subskribitaj per pseudonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseudonimo, autenta nomo kaj poshta adreso de la autoro. Oni povas aldoni titolon au klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj au publikigitaj.

    Tripersona jughkomisiono aljughos premiojn al la laureatoj:
1-a premio: 50 euroj kaj abono al La Ondo de Esperanto, 2-a premio: 25 euroj kaj abono al La Ondo de Esperanto, 3-a premio: abono al La Ondo de Esperanto. Specialan premion (libroj de Sezonoj ekvivalentaj al 50 euroj) ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto. Chiu premiito ricevos diplomon.

    La organizantoj rezervas al si la rajton ghis la 31-a de decembro 2004 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

(Halina Gorecka, sekretario de la konkurso)

 

Bonvolu koresponde partopreni en la Lingva Festivalo

    La tradicia Lingva Festivalo (LF) okazos de la 18-a ghis la 20-a de oktobro 2002 en la plej esperantista urbo de Rusio Cheboksari. LF estas la plej granda arangho, kiun en Rusio esperantistoj organizas por la neesperantistoj.

    Certe ne chiuj povas vojaghi al Rusio nur por tri tagoj, sed chi-jare chiu povas partopreni en la Lingva Festivalo koresponde, char kadre de la festivalo estos organizata speciala leterekspozicio, per kiu la organizantoj montros al cheboksaranoj vastan mondon de Esperanta movado, eblecon facile interkomunikighi kun la geamikoj tutmonde, belecon kaj neripeteblecon de diversaj lingvoj kaj alfabetoj, kaj fotojn kun diverslandaj pejzaghoj kaj viaj unikaj vizaghoj.

    Chiu, kiu volas kontribui al la ekspozicio kaj per tio helpi al cheboksaraj esperantistoj, bonvolu sendi lau sube indikita adreso paperleteron, kiu enhavu ekz.: 1) salut- au subten-mesaghon en via nacia lingvo kaj Esperanto; 2) foton de via loghloko; 3) vian personan foton.

    La adreso estas: a/k 189, Cheboksari, RU-428000, Rusio. Bonvolu sendi dum proksima tempo, char eksterlandaj leteroj bezonas 1-2 semajnojn por atingi la adresaton en Rusio.

    Por detaloj bonvolu kontaktighi kun Danil Kapitonov <danil_ko@mail.ru>.

(Garik Kokolija)

 

Finighis RET-02, estas preparata REK-22

    La 25-an de augusto apud Kovrov (Vladimira reg.) sukcese finighis arangho "Rusiaj Esperanto-tagoj" (RET-02) organizita de la Rusa Esperantista Unio (REU). En ghi partoprenis 137 personoj el Rusio, Belorusio, Finnlando, Svedio, Ukrainio kaj Uzbekio.

    El la granda kaj varia programo aparte elstaris la vesperaj koncertoj, char al RET venis preskau chiuj konataj ekssovetiaj autoroj kaj kantistoj. Ofte dum sama vespero okazis du koncertoj (iutage ech tri).

    Sekva granda rusa arangho okazos en decembro: inter la 12-a kaj la 16-a de decembro 2002 REU planas okazigi en Moskvo la 22-an Rusan Esperantistan Kongreson (REK-22). Nun estas preparata la programo, kies chefaj eroj estas: la 19-a Konferenco de REU kun la elekto de prezidanto kaj estraro; vochdonado pri la atingoj de la jaro 2002 en la rusa Esperanto-movado; diversaj kursoj, prelegoj, diskutoj; kultura programo: koncertoj, prezentoj, konkursoj; Zamenhof-Tago (la 15-a de decembro).

    REU invitas vin al la 22-a Rusa Esperantista Kongreso! Kontaktadreso: <esperanto@au.ru>.

(Garik Kokolija)

1. 2. 3.