Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


RUSIO
Startis nova ruslingva reta E-kurso

     Komence de oktobro che rusa dissenda servilo Subscribe.ru startis nova reta kurso por studado de E-o "Intensa kurso de Esperanto". Dum du postaj semajnoj al ghi alighis jam pli ol 1000 personoj.

    Jam delonge en la rusa reto funkcias aliaj retaj E-kursoj: "Esperanto-lernejo" kun ch. 1300 abonantoj kaj "Konatigha E-kurso" kun ch. 500 abonantoj. En chiuj kursoj la abonantoj regule ricevas la lerno-materialojn.

    En la du sekvaj kursoj (che Yahoogroups.com) "esperanto-kurso" kaj "rus-esper-instru" studas po 120-140 personoj. Ili estas petataj sendi la plenumitajn taskojn al la dissendolisto kaj same tien revenas iliaj taskoj korektitaj de instruistoj.

(Andrej Grigorjevskij)

Trans la Spegulo

    La Esperanta traduko de "Alico en Mirlando" de Lewis Carroll, eldonita en augusto 1999, estis elcherpita jam fine de 2000. En junio 2001 "Sezonoj" (Ruslando) eldonis la duan libron de Carroll pri Alico "Trans la Spegulo kaj kion Alico trovis tie". Same kiel la unuan libron pri Alico ghin tradukis Donald Broadribb.

    "Trans la Spegulo" kun 128 paghoj aperis kiel la 11-a volumo en la populara libroserio "Mondliteraturo". Ghi havas belan plenkoloran kovrilon de Masha Bajhenova kaj ilustrajhojn de John Tenniel interne. La libro estas mendebla kontrau 9 euroj che la eldonejo poshte: RU-620014 Jekaterinburg-14, p.k. 162, Ruslando au rete: <sezonoj@mail.ru>.

    Cetere, la libro markas etan jubileon, ghi estas la 75-a libro, kuneldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korjhenkov.

(Halina Gorecka)

Nova traduko de William Auld

    Usona verkisto James Branch Cabell (1879-1958) publikigis pli ol 50 romanojn, kaj "Jurgen" (1919) estas la plej konata el ili.

    Jurgen estas lombardisto en imagita lando, iama poeto, kiu regajnas sian junecon, retenante la saghon kaj sperton de sia matura agho. Serchante sian forsorchitan edzinon, Jurgen travojaghas fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj Infero kaj Paradizo, prosperante che belaj virinoj (ekzemple, Helena de Trojo) kaj chiam plialtighante range, ghis fine li renkontas la chiel-potencan Koshchej (kiu "faris chiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas") kaj petas, kun interesaj sekvoj, redonon de la edzino.

    "Jurgen" estas la plej shatata libro de William Auld, kiu majstre tradukis la majstroverkon de Cabell. "Sezonoj" (Ruslando) eldonis ghin kiel la dekan volumon en la serio "Mondliteraturo".

    La 240-pagha fortike bindita libro estas mendebla kontrau 18 euroj che UEA, FEL, ELNA kaj aliaj gravaj libroservoj, ankau rekte che la eldonejo poshte: RU-620014 Jekaterinburg-14, p.k. 162, Ruslando, au rete: <sezonoj@mail.ru>. Telefono: (3432) 281711. Hejmpagho: <http://www.sezonoj.itgo.com>

(Halina Gorecka)

Pri Liro - 2001

    Urala Esperantista Societo (UES) kaj redakcio de "La Ondo de Esperanto" invitas chiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro-2001 kun jenaj ses branchoj:
1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa.
2. Originala poezio: la amplekso ne limigita.
3. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemo de Nikolaj Gumiljov "Shestoje chuvstvo".
4. Traduka prozo el la rusa lingvo: fabelo de Pavel Bajhov "Serebrjanoje kopytce".
5. Traduka prozo el la angla lingvo: novelo de O Henry "The Cop and the Anthem".
6. Recenzo de "Rusaj amnoveloj" (senpaga suplemento al "La Ondo de Esperanto" en 2000).
    En chiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn au tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursajho al la sekretario de Liro-2001 (RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando). La konkursajhoj devos atingi la organizantojn antau la 15-a de septembro 2001.
    Subskribu vian konkursajhon per pseudonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseudonimo, autenta nomo kaj poshta adreso de la konkursanto. Oni ne rajtas sendi verkojn jam publikigitajn au premiitajn en aliaj konkursoj. Konkursajhoj senditaj rete ne estas traktataj.
    La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu che la sekretario poshte kontrau afrankita koverto (por Ruslando) au internacia respond-kupono.
    La laureatoj de Liro-2001 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ghis la 31-a de decembro 2003 publikigi la ricevitajn konkursajhojn en "La Ondo de Esperanto", libroforme kaj elektronike, kondiche ke ili avertos pri tio la autoron ghis la 1-a de marto 2002.

(Sezonoj)

La Tria Internacia Fotokonkurso

    "La Ondo de Esperanto" kaj Urala Esperantista Societo (UES), post la sukceso en 1998 kaj 1999, organizis en 2000 la Trian Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dedichita al iu temo. Partoprenis 62 fotoverkoj de 18 autoroj el 10 landoj: Britio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irano, Litovio, Pollando, Ruslando kaj Urugvajo. (En 1998 estis 42, kaj en 1999 -- 43 konkursajhoj).

    La 17-an de januaro 2001 la jughkomisiono anoncis la rezulton.

    Unua premio: Andrea Ottrok (Hungario) pro "Infana ghojo".

    Dua premio: Luz V'azguez Sonto (Hispanio) pro "Patrineco".

    Tria premio: Robert Kami'nski (Pollando) pro "Malnova Jerusalemo".

    Lauda mencio: Raita Pyh?l? (Finnlando) pro "La suno en la lago".

    Speciala premio (pro fotoj teme ligitaj kun Esperanto):

    Robert Kami'nski (Pollando) pro "Pardonu! En Chinio nun estas noktomezo"; Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro "Ankau mi volas lerni Esperanton".

    Lau la regularo de la konkurso, la kunorganizantoj havas ekskluzivan rajton ghis la 31-a de decembro 2002 uzi chiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

(UES, La Ondo de Esperanto)


1. 2. 3.