Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


TOGO

La 143-a datreveno de la naskigho de Zamenhof celebrita en Togolando

     La Unuigho Togolando por Esperanto (UTE) havas la kutimon okazigi la feston che unu el siaj sekcioj. La chi-jara okazis che la klubo Verda Mondo de la urbeto Afagnan la 15-an de decembro 2002. Chirkau sesdek homoj partoprenis ghin.

    La festo komencighis per nia tradicia futbalmatcho. Je la dek-unua horo, la esperantistoj kaj invititoj kolektighis en la "Ecole Centrale" por la daurigo de la festo. Estis paroladoj, kantoj, muziko ktp. Je la dua horo finighis la festo. Chiu devis reiri hejmen tamen en la manoj kun papereto kun skribajho "Ghis la Deka Togolanda Kongreso en Notse, la 27-an de decembro", kiun la klubo disponigis al la partoprenantoj. La neesperantistoj tiel jam ekgustumis la lingvon. Tiel adiauis unu alian la esperantistoj partoprenantaj la feston.

(Gbeglo Koffi)

La 10-a Togolanda Esperanto-Kongreso okazonta

    La 10-a Togolanda Esperanto-Kongreso okazos de la 27-a ghis la 30-a de decembro 2002 en Notse, Togolando.

    En 1990 Notse gastigis la 1-an Afrikan Esperanto-Kongreson. La partoprenintoj tutcerte ankorau memoras tiun bone organizitan kongreson. Chi-jare, la Unuigho Togolanda por Esperanto (UTE) intencas okazigi pli bonan kongreson ol tiu antau dekdu jaroj. La estraro plezure invitas vin chiujn esti inter ni en Notse por ghui tiun specialan eventon.

    Por pliaj informoj, bonvolu kontaktighi kun ni per subaj telefonnumeroj: (00228) 227 51 64; (00228) 227 21 17; (00228) 944 94 64

Programo

  27 dec. (vendredo)
16:00
Alveno de la gekongresanoj
Vagado tra la urbo
19:00
Komitatkunsido
20:30
Interkona vespero kaj Kultura vespero I
28 dec. (sabato)
08:00
Diskutrondo: Organizado kaj administrado de togolandaj
E-kluboj
09:00
Malfermo de la Kongreso
-- Inauguraj ceremonioj
-- Prelego pri la kongresa temo: Nova danco
14:30
Ghenerala Asembleo I: Jarraportoj de la gvidorganoj de UTE (la Komitato kaj estraroj de UTE/JOTE) kaj de chiuj kluboj, sekcioj de UTE kaj eventuale de asocioj kaj kluboj
el aliaj landoj afrikaj
17:30
Internaciaj ekzamenoj kaj kurso por gekomencantoj
20:00
Interkonsiligho de la diversaj delegacioj kaj Kultura
vespero II
29 dec. (dimancho)
08:30
Podio de kredo
10:00
Kvizo
16:00
Futbalmatcho
20:00
Komitatkunsido
Elekto de la novaj estraranoj de UTE/JOTE far la nova komitato
22:00
Kongresa balo
30 dec. (lundo)
08:30
Respondoj al diversaj demandoj de la kongresanoj
09:30
Fermo
Fotigho grupa
    Disigho de la gekongresanoj
 

(Adje Adjevi)

1. 2.