E-instruistoj
je la dispono de chiuj
Ekde
oktobro 2002 la Afrika Oficejo de UEA en Lome, Togolando, metas
je la dispono de chiuj E-organizajhoj (landaj asocioj, kluboj
ktp) E-instruistojn. Tiuj E-instruistoj estas disponeblaj dum
la tuta jaro escepte de decembro kaj helpos vin organizi ion ajn
Esperantan. Do se nun vi intencas organizi kurson por gekomencantoj
kaj perfektigajn kursojn en via lando, bonvolu tuj kontaktighi
kun la Afrika Oficejo de UEA. Sed vi nepre devas sendi la petleteron
por E-instruistoj al la Afrika Oficejo de UEA rete <afrikaoficejo@hotmail.com>
au helikposhte (B.P 13169 Lome Togo) tri monatojn antau la dato
de la arangho por la afrikanoj kaj ses monatojn por la eksterafrikanoj.
Kune
ni verdigu la mondon per la lingvo de Zamenhof.
(Afrika
Oficejo de UEA)
La
9-a Togolanda Esperanto-Kongreso okazinta
La
9-a Togolanda Esperanto-Kongreso okazis en Togoville de la 26-a
ghis la 31-a de decembro 2001. Ghin partoprenis 148 geesperantistoj
el Belgio, Benino, Ebura Bordo, Ganao, Nigherio, Italio kaj Togolando,
kiuj intershanghis ideojn pri la temo: "Afriko, espero por
Esperanto; Esperanto, espero por Afriko".
La
kongreso konsciis, ke Esperanto ludas gravan rolon por amikeco
kaj fratigho de la tuta homaro; la kongreso notis, ke la Esperanto-movado
plufloras en Afriko, precipe en Togolando; la kongreso rimarkis,
ke Afriko, chefe Togolando, pro la juneco de sia esperantistaro,
estas oportuna kaj fekunda grundo por Esperanto; la kongreso sciis,
ke Esperanto instigas al egaleco chiukampe kaj protektas rajtojn
de chiuj kaj chiaj popoloj; kaj la kongreso rekomendis, ke la
instancoj de la Esperanto-movado, la diversaj organizoj, la helpemuloj
kunlaborantaj kun Afriko precipe kun Togolando daure subtenu edukadon
al pli alta nivelo de la junuloj, kiuj estas espero por Esperanto
en Afriko, kaj ke chiuj esperantistoj togolandaj daure agadu kaj
batalu en sia chiutaga vivo por realigi la celojn de la movado.
(Gbeglo
Koffi <esp.togo@cafe.tg>)
Alighu
al afrika agado
Afrikaj
esperantistoj pli kaj pli bone mastras la modernajn komunikilojn.
Diskut-rondojn kaj hejmpaghojn ili kreas en la TutTera-Teksajho
pri Esperanto en Afriko kaj Afriko en Esperantujo:
1)
Agado en Afriko: arigas esperantistojn interesighantajn pri la
Afrika Agado. Lau la jhus elektita termino, temas pri Esperantistaj
Amikoj de Afrikaj Esperantistoj (EAAE). Ankau afrikano povas alighi
al la grupo. Por alighi sendu mesaghon al <agado-en-afriko-subscribe@egroups.com>
au <esp.togo@cafe.tg>.
2)
Esperantistoj Afrikaj: arigas la afrikanojn, kiuj interrilatas
por diskuti pri la Afrika Agado. Ankau eksterafrikanoj povas alighi
al la grupo. Por alighi sendu mesaghon al <esp.togo@cafe.tg>
au <esperantistoj_afrikaj-subscribe@egroups.com>.
3)
Esperanto en Togolando: diskut-rondo de esperantistoj, kiuj ricevas
la periodajhojn togolandajn kaj gravajn informojn pri la pashoj
de la la togolanda movado. Por alighi sendu mesaghon al <esp.togo@cafe.tg>
au <esperanto-en-togolando-subscribe@egroups.com>.
(Gbeglo
Koffi)
Esperanto
en lernejo
Esperanto
pli kaj pli penetradas en lernejojn de Togo. S-ro Adokpe Tokouda
Raymond instruas la lingvon al chiuj lernantoj de la privata kolegio
"Le Savoir" de Lome. De la unua ghis la kvara klaso
chiuj lernantoj partoprenas la Esperanto-kurson. En la horartabelo
chiu klaso havas unu lernohoron en chiu semajno. Salutvortojn
vi povas sendi al tiu kolegio, kiu shatas ankau korespondi kaj
ghemelighi kun aliaj lernejoj. Bonvolu kontaktighi kun Adokpe
Tokouda Raymond, College "Le Savoir", B.P. 494, Lome,
Togo. En la apuda kolegio s-ro Gbeglo Koffi instruas al kelkaj
lernantoj. De la 9-a ghis la 13-a de aprilo ili prezentis la lingvon
al aliaj lernantoj kaj invititoj dum kultura semajno. Ili shatos
sendi informojn kaj raportetojn pri tiu sukcesa prezentado al
vi, se vi skribas al: Ceg Anfame, Ired golfe, B.P. 80252, Lome,
Togo.
(el
"Forumo de Esperanto Nederland")
1.
2.
|