Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


UKRAINIO

"Ago-semajno"

    Kijiva EK "Ora Pordego" chi-jare, anstatau Ago-tago, organizis "Ago-semajnon". Ekde lundo okazis informprelegoj pri Esperanto en diversaj universitatoj. La prelegoj montris, ke nia lingvo same estas interesa kaj alloga por junularo.

    La 5-an de oktobro 2002 la vetero en Kijivo tute ne favoris ajnajn amasajn aranghojn, tamen ni tolereme staris sub pluvo sur Krescatik-strato kaj rakontis al interesighantoj, venintaj al nia informtableto, pri multaj avantaghoj de Esperanto. Kronis la "Ago-semajnon" la unua E-leciono por komencantoj, kiu okazis dimanche. Al la Ukrainia Esperanto-Asocio alighis novaj membroj.

(V. Hordijenko)

La registrita societo "Espero"

     La 29-an de majo 2002 estas registrita "Espero", societo por subteno kaj defendo de la ukraina kulturo. Ghi ne estas Esperanto-organizajho, sed organizajho uzanta Esperanton por siaj bezonoj. Ghi havas du chefajn agaddirektojn:

1. Kunlabore kun Kulturministerio, Fonduso "Kulturo" kaj aliaj similaj organizajhoj     atentigi potenculojn de chiuj niveloj kaj la popolon pri danghera situacio rilate al la     ukrainaj kulturo kaj lingvo.

2. Helpe de eblecoj, kiujn donas uzo de Esperanto, promocii la ukrainan kulturon     eksterlanden.

    M. Lineckij estas elektita kiel prezidanto kaj V.Taranjuk kiel vicprezidanto.

    Se iu deziras kunlabori, doni iujn konsilojn au proponi iun helpon, faru tion senhezite.

(Mikaelo Lineckij)

Alvoko