La
Zamenhof-Bankedo okazos apud San Francisco (en Berkeley, Kalifornio)
dum la tuta posttagmezo de la 12-a de januaro 2003. Oni povas
trovi detalojn che http://donh.best.vwh.net/ZBankedo/.
Okaze
de la bankedo, ni bonvenigas salutmesaghojn che la gastlibro trovebla
en la TTT-ejo.
(Donald
J. Harlow)
La
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) okazis inter la
5-a kaj la 23-a de augusto 2002 en la Lernejo por Internacia Trejnado
en Brattleboro, Usono. La kursaro funkciis en lerneja spaco apud
aktivado de gejunuloj el Irlando, kiuj laboris kontrau la malamikeco
en sia lando; islamanoj kaj judoj, kiuj lernis pri diversaj kulturoj
kaj lingvoj en la nuntempe maltrankvila Mez-Oriento; kaj studentoj
de chiu agho, kiuj sin preparis por farighi instruistoj. En tiu
richa kaj internacia medio NASK facile akceptighis.
Instruis
che NASK chi-jare tri eminentaj esperantistoj: Ilona Kouty (Pollando/Hungario),
Aleksandro Melnikov (Rusio) kaj Roberto Resende (Brazilo).
La
temo estis interkultura komunikado: Kiel ni povas intershanghi
ideojn kaj kulturajn erojn kun homoj el diversaj mondpartoj? Kiuj
specoj de internacia komunikado ekzistas krom lingva komunikado?
Chu ni ech povas "komuniki" kun homoj el aliaj kulturoj,
au chu niaj denaskaj konceptoj kaj moroj malebligas veran komprenon
de aliaj vivmanieroj? En la kvara nivelo oni diskutis teoriojn
kaj historion, studentoj en la dua kaj tria niveloj priparolis
familiojn, kulturojn kaj morojn.
Vespere
oni aranghis programojn pri Esperanta kulturo: filmoj, libroj,
gazetoj kaj tiel plu. Multaj studentoj alportis ajhojn el siaj
propraj landoj kaj okazigis naciajn vesperojn. La kursaro finighis
per Kultura Vespero, bankedo kaj diplomceremonio.
Detalaj
informoj kaj fotoj pri NASK haveblas che: http://www.literaturo.net/nask2002/
(Tim
Westover)