Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


USONO

1. 2.

Zamenhofa bankedo en Kalifornio

    Zamenhofa bankedo okazos la 13-an de januaro 2002 en la golfa regiono de Kalifornio, Usono. Vi povas trovi informojn pri ghi che <http://donh. best.vwh.net / ZB
ankedo/
>
.
Ech se vi ne intencas veni (char ekz. vi loghas en Chinio au Bulgario), ne hezitu viziti la paghon, kaj nepre skribu mesaghon en la gastlibro.

    Antaudankon!

(Donald J. Harlow)

Raporto pri Somera Kursaro en San-Francisko

    NASK estas mallongigo de "Norda Amerika Somera Kursaro". Ghi jam okazis 32 fojojn. Chisomere la 32-a NASK okazis de la 2-a ghis la 13-a de julio en San-Francisco, bela urbo en la okcidenta parto de Usono (dum la lastaj jaroj NASK chiam okazis tie). Chijare 39 personoj cheestis la kursaron. Ili venis el 9 landoj: Usono, Kanado, Japanio, Chinio, Hindio, Senegalio, Kostariko, Svedio kaj Meksikio. Pasintsomere mi cheestis la 31-an NASK-on kaj chijare mi ghuis la 32-an, kiu estas tro enhavoricha por mia malforta esprim-kapablo! Por pli da detaloj bv. foliumi la jenajn paghojn:

    Vi trovos vin en la verda dometo, kiu situas en belega parko. Vi estas bonvena pasigi viajn libertagojn en Verda Domo de A, kie vi havos la eblon, parolante la Verdan Lingvon, uzi jenajn servojn: biblioteko, naghejo, bankuvego por varm(eg)a bano, sauno, ekzercejo, bilardo. Kontaktu: Angelina Taremi. Rete: angelina_t@msn.com. Letere: Angelina Taremi, P.O. Box 9342, Scottsdale AZ 85252-9342, Usono. fax: (602) 426 8131.