
Inter
la 8-a kaj la 10-a de novembro 2002 okazis en la Pedagogia Universitato
de Karakaso, Venezuelo, la 9-a Tutlanda Renkontigho de la venezuelaj
esperantistoj por festi la 90-jarighon de la Venezuela Esperanto-Asocio
fondita en la urbo Maturin. Por festi tiun datrevenon venis samideanoj
el Kolombio, do la evento farighis la 1-a Venezuelo-Kolombia Esperanto-Renkontigho.
La
unuataga programo estis hispanlingva por la ghenerala publiko
kaj finighis per fulma kurso gvidata de prof. Jorge Mosonyi por
kelkaj studentoj de la universitato. La dua kaj tria tagoj estis
nur por E-parolantoj: prelegis kelkaj profesoroj el du landoj.
Krome kolombiaj junuloj prezentis humurajhojn kaj spritan teatrajhon,
kiuj vere sukcesis vigligi la programon kaj kontentigi la cheestantojn.
Je
la fino de la memorinda renkontigho oni aprobis rezolucion pri
kunlaboro, kiu troveblas en la TTT-pagho: http://www.esperanto-ve.org.
(Juan
E. Bachrich)
1.
2.