|   "La 
              Ondo de Esperanto" iniciatis en 1998 elekton de la "Esperantisto 
              de la Jaro". Al la projekto alighis reprezentantoj de diversaj 
              tendencoj en la E-komunumo. La unua laureato en 1998 ighis William 
              Auld; en 1999 -- Kep Enderby; en 2000 -- Hans Bakker, Mauro La Torre 
              kaj Jouko Lindstedt. La 15-an de decembro 2001 estis anoncita la 
              rezulto de tiu-jara vochdonado: Osmo Buller kaj Claude Piron ricevis 
              po 4 vochoj; Renato Corsetti -- 3. Rob Moerbeek -- 2; sep personoj 
              -- po 1. Osmo Buller estas elektita kiel la Esperantisto de la Jaro 
              2001, char li ricevis du kandidatigojn kaj Piron nur unu. Gratulon 
              al Osmo Buller! 
     La TTT-ejo 
              de UEA <www.uea.org> informis en "Gazetaraj Komunikoj", 
              ke Osmo Buller, kiu forlasos la oficon de ghenerala direktoro de 
              UEA fine de februaro 2002, farighos direktoro de Pa"a"talo-Instituto, 
              kies sidejo estas en Taivalkoski, naskighloko de la populara finna 
              verkisto Kalle Pa"a"talo (1919-2000) kaj de Buller mem.
  Por 
              multaj e-istoj el Chinio, Buller unue montris siajn talenton kaj 
              entuziasmon al nia movado en la 71-a UK en Pekino en 1986. En tiu 
              jaro li unuafoje vizitis Chinion. Ekde tiam, en multaj universalaj 
              kongresoj de Esperanto kaj en la Centra Oficejo, kie kelkaj chinaj 
              aktivuloj laboris kiel volontuloj, Buller konstante impresis chinojn 
              per siaj amo al Esperanto kaj sindedichemo al la laboro. En septembro 
              de 2001 Buller la triafojon vizitis Chinion por esplorado de la 
              invito de ChEL  por 
              UK en 2004 en Pekino. La koincido montras, ke shajne estus iu, kiu 
              planas la tuton -- la direktora periodo de Buller en UEA komencighis 
              per preparo por la unua UK en Chinio, kaj finighas en esplorado, 
              diskutado kaj decido pri la dua UK en Chinio. En Kroatio Buller 
              mem diris ion similan: ke lia UEA-oficista vivo plenumis la tutan 
              alfabeton -- de A ghis Z, char en 1985, de la Augsburga UK li eklaboris 
              por la CO kaj en 2001, en la Zagreba UK li demisiis. 
  China 
              proverbo diras: "En la mondo ne ekzistas senfina festeno." 
     Malgrau 
              tio ni sentas bedauron pro lia foriro. Por chinaj e-istoj, li estas 
              ne nur diligenta kaj talenta direktoro de UEA, sed ankau sincera 
              amiko helpema kaj kunlaborema. Kvankam li ne plu laboros kiel oficisto 
              de CO, ni tamen kredas, ke li restos en nia  komunumo 
              kiel fidela kaj aktiva samideano. Bondezirojn kaj dankojn al Osmo 
              Buller -- el popola Chinio. 
     En la 
              momento, kiam Buller adiauas sian oficon en la CO, ni shatus prezenti 
              al vi la interparolon de Yu Tao kaj Osmo Buller en 1996, kiu aperis 
              en la revuo El Popola Chinio en la 4-a numero de 1997 kun la titolo 
              "Bela Juna Bovisto". 
               Bela 
                Juna Bovisto   |