Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Karmemore al Verda Majo

de HU GUOZHU

La 90-a datreveno de naskigho de Verda Majo

    Estas tre facile memorebla la naskighdato de Verda Majo: ghuste je unu tago antau la Virina Tago (la 8-a de marto). Chijare okazas la 90-a datreveno de shia naskigho, kaj ni havas apartan karmemoron pri shi.

    Chinoj, kiuj trapasis la kampanjon "chiutaga legado" en la jaroj de la Kultura Revolucio (1966 -1976), legis la t.n. "tri malnovajn artikolojn" el la verkaro de Mao Zedong. Dank' al tiu chiutaga legado, d-ro Norman Bethune el Kanado farighis, almenau en tiu tempo, persono vaste konata tra Chinio. Tamen, io neordinara okazis al mi, nome, chiufoje, kiam mi relegas la artikolon "Memore al Norman Bethune", mi nepre rememoras pri Verda Majo. Char ili ambau estis grandaj batalantoj de internaciismo, ambau oferis sian vivon al la afero por liberigo de la china popolo, ambau kushas en la china tero, ghuante amon kaj respekton de la china popolo.

Pli malfacile atingebla personeco

    En siatempa historia fono, la ago de Verda Majo sin oferi al la afero por liberigo de la china popolo estis tre facile etiketita kiel faro de "naciperfidulino" kaj kauzis malfelichan kompromiton al shiaj familianoj (Patro de Verda Majo ja ricevis minacan leteron kun la postulo, ke li atribuu al si mem la kulpon kaj faru suicidon).

    Due, Verda Majo ne nur sin donis al la afero por liberigo de la china popolo, forlasinte sian propran hejmlandon, sed ankau edzinighis al chino (Liu Ren). En tiama Japanio, edzinigho al chino estis rigardata kiel tre hontinda fiago. Lau verko de Jhelezo: "Shian edzinighon al chino oni rigardis kun malestimo en tiama japana socio. Ech shia samlandano Kazi Wataru, kiu nomis sin revoluciulo, ne povis reteni sian sarkasmon koncerne chi tiun aferon, direktante al Verda Majo akrajn mokvortojn. Nenian subtenon shi trovis en la hejmo."

    Trie, Verda Majo estis nur pura plebano senpartia. Plej tushas al mi estas tio, ke shi chiam memoras sian esperantistecon kaj ofte nomis sin kun plena memestimo esperantisto. Shi skribis:"...mi estas banala virino. Tamen mi kredas kaj sentas, ke mi povos fari iom pli multe au ion signifan ol mi restus en Japanio. Char mi estas esperantisto."

Brila reputacio

    Fakte, la vivo de Verda Majo dauris ne longe. Shi forpasis en la agho de 35 jaroj. 20-jara, shi eklernis Esperanton, 25-jara, shi vojaghis sekrete al Chinio kaj post dek jaroj malfeliche finighis shia vivo. Shia esperantista vivo dauris resume nur 10 ghis 15 jarojn. Per siaj verkoj postlasitaj Verda Majo ghuis la reputacion kiel la plej elstara esperantisto kaj brila reprezentanto en la oriento. Vere admirinda. Shia originala verko "En Chinio Batalanta" karakterizighas per delikata priskribo, abunda je sentnuanco kaj flua lingvajho. Depost ghia eldono en 1945 ghis nun, almenau en Chinio kaj Japanio, ankorau neniu alia simila verko superis ghin. Veterano Kurisu Kei tiel komentis skribante: "Verda Majo (Japane Hasegawa Teru 1912 - 1947)...poste glorighis kiel la autorino de 'En Chinio Batalanta', kiu miaopinie povintus farighi chefverko ne nur de la Esperanta literaturo, sed ech de la monda entute, se ghi estus finverkita."

Ni rajtas fieri, sed chu...

    55 jaroj forfluis depost la forpaso de Verda Majo. Multo okazis en la mondo, kiu ankau multe shanghighis. En materiala mondo aperis komputilo, interreto...kaj multaj aliaj fruktoj de modernaj scienco kaj tekniko, pri kiuj ni rajtas fieri. Ni ankau rajtas fieri pri la sukcesoj en E-movado chu internacia chu azia, ekz-e, ni havas KAEM kaj UK, kiu jam okazis en Azio: en Japanio (1965), Chinio (1986), Koreio (1994), Tel-Avivo (2000), kaj nun Chinio ech ghuas la duafojan gastigon de UK en 2004, sed chu tio automate faris la spiriton de homoj pli progresa au pli nobla, ke ili konscie tenis sin forighi de la egoisma profitemo? Ekde d-ro Zamenhof, pli ol pluraj veteranaj pioniroj edukis nin, ke Esperanto estas ne nur lingvo. Konduto de Verda Majo ankau elokvente pruvis tion.

    La supereco de Verda Majo, miaopinie, kushas je tio, ke shi faris perfektan kombinon de persona talento kaj esperantista bonvirto. Ni devas lerni de shi (precipe de shia spirito). Ne forgesu la famajn vortojn: Homo povas havi grandan auh malgrandan kapablon, sed se li havas tiun spiriton, li jam estas homo nobla, pura, bonvirta, libera de trivialaj interesoj kaj utila al nia afero.

Estu inda esperantisto

     Post kiam enkondukighis la t.n. merkata ekonomio en nian socion, pli kaj pli da saghaj homoj submetighis al mamonismo. Kiam mi skribas chi tiujn liniojn, mi havas dubon: chu homo regata de mamonismo ankorau karmemoras Verdan Majon? Au, chu Verda Majo aprobas la konduton adori mamonismon kiel esperantisto? Mi bone scias, ke saghaj homoj ne shatas mian babilon, nek mian dubon, sed mi ankorau senpente babilas au dubas lau mia kutima stilo maldelira. Char mi konvinkighas, ke estas tre valora kaj bezonata homo, kia Verda Majo, kun nobla idealo kaj bonvirto por E-movado tutmonda, kaj desplie por la china.

    Karmemorante Verdan Majon, ni estu inda esperantisto, kiu apartenas al nia afero, kiel diris nia Majstro d-ro Zamenhof, ne per sia kapo, sed per sia koro!

Biografieto de Verda Majo