Ghisuke Takenaka, peranto de EPCh
Kulturis la verdejon senlace per piocho,
Sepdek nau plenajn jarojn en la hejmloko sia,
Fervoris chiam lia poresperanta vocho.
Subite l' ghardeniston
forrabis akcidento,
La suno eklipsighis en blua l' firmamento.
Doloras mia koro en chi funebra horo,
Freshighas rememoroj pri li en chi momento.
Pre dek nau jaroj
ree mi vidis lin persone,
Che la fervojstaci' de Nagoja te-salone.
"Vi centojn abonigis," mi ekparolis al li,
"Chu povus vi nin helpi per sperto lecione?"
"Amiko mia
Jui Chunoshin , antau sia
Protesta sinbruligo pro l' kazo Vjetnamia,
Min petis plu peradi EPCh anstataue,
Kaj sekve komencighis la aktivado mia."
EPCh estas, lau li, kaj bela kaj valora,
Por la Esperantujo ornamo vere flora.
Li pene varbis por ghi per plena energio,
Spite al malfaciloj kaj chio malfavora.
"En chiu
foj' de mia vizito al kunveno,
Mi portas abonilojn kune kun specimeno,
Demandas senescepte la renkontitajn homojn:
"Ne helpos vi EPCh per abono-subteno?"
Per hom' post
hom' longighis la abonantolisto,
Senchese li klopodis kun bravo kaj persisto.
Sukceson li atingis ja eksterordinraran.
En la movado nia li estis optimisto.
Forpasis Takenaka,
fidela batalanto
Por nobla idealo, por I. L. Esperanto.
Mi kredas ke sub lia influo de modelo
Aperos daurigantoj en rimarkinda kvanto.
1 EPCh, mallongigo
de la nomo de la gazeto El Popola Chinio.
2 Pre = antau.
3 Jui Chunoshin, alia japana peranto de EPCh, kiu sin bruligis
en Tokio
por protesti
kontrau la agreso de Usono al Vjetnamio. Antau sia
martirigho, li petis sian amikon Chisuke
Takenata daurigi la peradon de EPCh.
4 I.L., mallongigo de Internacia Lingvo.
Rilata
artikolo:
Estimata
japana maljunulo