En la
aprila numero de "Esperanto" aperis nekrologo pri s-ro
Takenaka Ghisuke (1904-2001), kiu forpasis en la agho de 97 jaroj
pro akcidento la 4-an de januaro 2001. Tio ege surprizis min, char
lau mi tiel bonkora homo kiel li ne devus forpasi tiel.
S-ro
Takenaka Ghisuke laboris kiel peranto de EPCh 30 jarojn en Japanio.
Mi audis, ke li peris EPCh ekde la 11-a de novembro 1967, kiam japana
e-isto Jui Chunoshin sin bruligis antau la rezidejo de la japana
chefministro Sato, protestante kontrau lia vizito al Usono. S-ro
Jui Chunoshin estis malnova amiko de chinaj e-istoj. Antau la sinbruligo
li diris, ke li ege maltrankvilas pro tio, ke li ankorau ne trovis
sekvan peranton de EPCh en Japanio. En tiu situacio s-ro Takenaka
Ghisuke volonte akceptis tiun gravan kaj sinceran taskon konfiditan
de s-ro Jui Chunoshin.
Mi konatighis
kun s-ro Takenaka Ghisuke en 1973, kiam s-ro Jhelezo gvidis chinan
E-delegacion por cheesti la 60-an Kongreson de Japanaj Esperantistoj
en Kameoka. Antau la vojagho ni decidis viziti s-ron Takenaka Ghisuke
dum la kongresaj tagoj. Kiam ni atingis Nagojon, s-ro Takenaka Ghisuke
kaj aliaj lokaj e-istoj nin bonvenigis. Post kunsido kaj tagmangho
ni iris viziti s-ron Takenaka Ghisuke en lia hejmo.
S-ro Takenaka
Ghisuke estis emerito de chiovenda kompanio, kun nealta enspezo.
Li vivis ne riche kaj apartenis al la simpla popolo. Tiam li, 70-jara,
biciklis por renkontighi kun ni. Nealta kaj maldika, li malofte
parolis kaj chiam staris malantau aliaj, kiuj venis renkontighi
kun ni. Informighinte, ke ni vizitos lian hejmon, li ne sciis kion
diri pro emocio. Li murmuris japane al kelkaj japanaj e-istoj. Poste
mi sciis, ke li ege ghojis, ke ni vizitos lian hejmon, sed li maltrankvilighis
pro tio, ke li ne havas auton por veturigi nin. Poste ni interkonsentis,
ke li biciklu hejmen kaj ni veturu tien per auto.
Lia
domo kaj korto estis negrandaj, sed bonorde aranghitaj kaj ege puraj.
En la salono ni intime interparolis kun li kaj dankis lin pro lia
kontribuo al EPCh, prezentante al li donacon, kiun ni alportis el
Chinio. Ni vizitis lian legochambron, en kiu ni vidis multajn E-librojn
eldonitajn de Chinio kaj jarkolektojn de EPCh bonorde vicigitajn.
Escepte de la unua numero de EPCh, li havis chiujn numerojn kaj
bindis ilin. Reveninte al Chinio, ni sendis al li la unuan numeron
de EPCh kaj tiel kontentigis lian deziron havi kompleton da EPCh.
En 1974
la China E-Ligo invitis japanajn e-istojn al Chinio. En la japana
delegacio estis ankau s-ro Takenaka Ghisuke. Tiufoje mi havis felichon
akompani ilin dum la vojagho en Pekino, Shanhajo kaj Kantono. Che
la fino de la vojagho okazis en Kantono kunsido, en kiu la japanaj
amikoj parolis pri siaj impresoj pri la vojagho. En la kunsido regis
varma etoso. Oni parolis multon, kiun bedaurinde mi ne bone memoras
nun. Tamen la parolon de s-ro Takenaka Ghisuke mi ne forgesis ech
hodiau. Li dankis ChEL pro ghiaj invito kaj gastigo al li. Li diris,
ke alie li, malricha, ne havis eblecon viziti Chinion; li neniam
imagis, ke li povas tranokti en la hotelo, en kiu iam loghis Ho
Chi Minh; en Kantono li manghis supon el molshela kelonio, kiun
li neniam antaue manghis pro manko de mono¡ Li finis
sian parolon trifoje dirante "Koran dankon". Lia parolo
estis nelonga, sed sincera kaj kortusha.
S-ro
Takenaka Ghisuke serioze kaj diligente laboris por EPCh. Li enlistigis
chiujn trovitajn nomojn kaj adresojn de japanaj e-istoj kaj skribis
al ili por konigi EPCh abonigi ilin. En chiuj E-aktivadoj li chiam
entuziasme propagandis EPCh por havigi al ghi pli multe da novaj
abonantoj. Lau la notoj de la listo, li skribis al la malnovaj abonantoj
por sugesti al ili tri monatojn antaue, ke ili daure abonu EPCh.
Chiujare li varbis por EPCh 200-300 legantojn, almenau 100, kaj
li chiam akurate reguligis kun ni la konton. Tiel li laboris por
EPCh 30 jarojn ghis lia sano ne permesis.
S-ro Takenaka Ghisuke esperantistighis en 1922. Li estis unu el
la fondintoj de la Nagoja E-Asocio, kiu naskighis en 1930, kaj delegito
de UEA.
Mi malofte
kontaktighis kun s-ro Takenaka Ghisuke kaj malmulte sciis pri li,
sed li estis maljunulo, kiun mi estimas kaj amas. Kiam mi informighis
pri lia forpaso, mi sentis grandan bedauron kaj doloron. Mi verkis
tiun mallongan artikolon por rememorigi pri li kaj adiaui lin.
Rilata
artikolo
GhISUKE
TAKENAKA
Revenu
|